Sonntag, 25. März 2018

Asisto por aŭtoroj (3)

(Daŭrigo)

Ĉu libro, ĉu filmo?

Mi jam sufiĉe ofte (tro ofte) legis libron, pri kiu mi poste juĝis, ke en la kapo de la aŭtoro rondiris ne libro, sed filmo. Libro estas memstara ĝenro, nek filmo nek serio. Kiu havas filmon en la menso kaj surpaperigas ĝin, tiu ne verkas bonan libron. Male al verkanto de scenaroj la aŭtoro de libroj devas priskribi eksteraĵojn, kiujn spektanto de filmo vidas per unusola rigardo (domoj, ĉambroj, mebloj, tagopartoj, ĉeestantoj, mienoj, movoj ktp.).

Se vi skribas sinsekvajn historiojn: Estas diferenco inter serialo (La epizodoj formas unu grandan arkon, ili ne estas memstaraj sed daŭrigotaj.) kaj serio (La unuopaj epizodoj estas sendependaj unu de la alia.).

La leganto

  • Legantoj ne ŝatas, ke la aŭtoro mensogas al li.
  • Legantoj ne ŝatas, ke la aŭtoro enuigas ilin per longaj priskriboj.
  • Legantoj ne ŝatas Dion el la maŝino (Deus ex machina), do la miraklan elsavon de viktimo per subite aperanta heroo. Mirakloj eble okazas en realeco, sed neniam en libro.

Rakontu, ne raportu!

Ekzistas malnova regulo: Show don’t tell! Mi tradukas tion per Rakontu, ne raportu! Rakontado – tio estas la detala ellaborado kaj priskribado, la perado de plastika, viva bildo. Kontraŭ tio la raportado estas la konciza resumo de faktoj.

En libro oni trovas kaj rakontadon kaj raportadon, sed la rakontado devas superpezi. Raportado interligas scenojn.

Amplekso de verko

  • novelo1: ĝis 7 500 vortoj
  • rakonto: ĝis 40 000 vortoj
  • romano: pli ol 40 000 vortoj

Mi rekomendas, ke romano superu longecon de 60000 vortoj. La legantoj volas kontraŭvaloron por sia mono.

Se iu volas matematike ĉapitrigi libron:
• El 12 ĉapitroj po 5 000 vortoj (= 15 libropaĝoj A5) rezultas romano de 60 000 vortoj. En tiu kazo proksimume 15 000 vortoj estus akto.
• Oni povas skribi epizodojn de 1 500 vortoj kaj epizodetojn de 500 vortoj kaj kunigas ilin al ĉapitroj de 5 000 vortoj. (Epizodo ĉi tie simple estas peco da teksto.)
• Libro kun 48 000 vortoj povas konsisti el 32 epizodoj po 1 500 vortoj aŭ 16 ĉapitroj po 3 000 vortoj (unu akto po 8 epizodoj aŭ 4 ĉapitroj).

El 53 000 (anglaj) vortoj rezultas ĉirkaŭ 150 presitaj libropaĝoj.

Paĝo de kindlo-libro havas 250 ĝis 350 vortojn, uzante standardan tiparon kaj mezan tipograndon. La paĝonombrado de Kindle Select havas proprajn regulojn.

Titolbildo kaj interreto

  1. La aĉetonto traserĉas interretan paĝon pri bildoj kaj nur post tio legas la titolojn. La titolbildo estas la unua aĵo, kion la leganto vidas de la libro, kaj tial ĝi devigu lin dum ero da sekundo resti ĉe la libro, legi la titolon kaj alklaki la libropriskribon.
  2. Titolbildo ne devas esti artaĵo. Ĝi kaptu la leganton.
  3. Titolbildo devas informi la leganton pri la ĝenro.
  4. Ne faru blankajn fonojn, ĉar tiuj kunfandiĝas kun la fono de la retpaĝo.
  5. La tiparo devas konveni al la ĝenro.
  6. Elektu la tiparon kaj enmeton de la titolo tiel, ke la titolo estas ekkonebla ankaŭ je distanco kaj kiel antaŭvida bildeto ĉe Amazon.
  7. Mallongaj titoloj estas pli taŭgaj ol longaj.
  8. Nigra aŭ malhela skribo sur hela fono estas pli bone legebla ol inverse.
  9. La titolo ne estu antaŭ la bildo, ĉar tiukaze ĝi malaperas aŭ malklariĝas optike.
  10. Titolo diru al la leganto, kio lin atendas.
  11. Klientoj en interreto havas malpli da pacienco ol tiuj en librovendejo.
  12. Ne miru, ke multaj titolbildoj de grandaj kaj konataj eldonejoj tute ne respondas al tiuj kriterioj.

Knal Majsner


  1. novelo – E.-D. Krause (Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto. Hamburg 2007) tradukas la germanan »Kurzgeschichte« per novelo, kio sufiĉe kongruas al la PIV-a difino. La germana literaturscienco difinas ĝenrojn ĉefe per enhavo, la nuntempaj aŭtoroj aliflanke unuavice per la longeco de verko. Ŝajnas al mi kutimo, ke la angla novella, novelette respondas al la germana Kurzgeschichte kaj al la e-lingva novelo.