Samstag, 29. Juli 2017

Pri markdaŭno (Markdown)

Pri markdaŭno mi skribis jam en 2014. Intertempe mi skribas ĉiujn manuskriptojn, tradukojn, elektronikajn librojn, blogerojn kaj tiel plu en markdaŭna formato.

Ĉiuj grandaj operaciaj sistemoj kaj multaj programlingvoj havas konvertilojn, per kiuj mi povas ŝanĝi markdaŭnan tekston al HTML- aŭ alia formato (doc, docx, pdf, rtf ka.). Tial markdaŭnaj dosieroj taŭgas por interŝanĝo de tekstoj inter diversaj operaciaj sistemoj.

Se vi volas elprovi markdaŭnon, faru tion en interreto:



Hodiaŭ mi prezentas kelkajn bazajn markaĵojn (etikedojn), kiujn oni povas uzi por markdaŭnaj tekstoj.

Ekzistas pliaj markaĵoj, sed mi ĉefe uzas nur ĉi tiujn, kiujn mi priskribas ĉi-sube.



Titoloj

Titollinioj ricevas kradsignon (dieson) komence de la linio. La nombro de kradsignoj indikas la nivelon de la titollinio.
    
# titollinio 1a-ranga (HTML: H1)

## titollinio 2a-ranga (HTML: H2)

### titollinio 3a-ranga (HTML: H3)


titollinio 1a-ranga

titollinio 2a-ranga

titollinio 3a-ranga



Disigo de alineoj

Blanka (senenhava) linio disigas du alineojn.
...


Elstarigita kaj emfazita tekstoj

**Po du steletoj markas grasan tekston.** (La markaĵoj estas skribita maldekstre kaj dekstre de la teksto!)


Po du steletoj markas grasan tekston.

_Po unu substreko aŭ unu steleto markas emfazitan tekston._ (La markaĵoj estas skribita maldekstre kaj dekstre de la teksto!)


Po unu substreko aŭ unu steleto markas emfazitan tekston.


Listo

* (steleto) signas listeron:

* unua listero
* dua listero


  • unua listero
  • dua listero

Numeritaj listoj

Numeritaj listoj havas numeron kun postmetita punkto komence de la linio. La numeroj ne devas esti sinsekvaj:

1. unua linio
4. dua linio
4. tria linio

La rezulto:

  1. unua linio
  2. dua linio
  3. tria linio

Vertikala linio


Tri steloj en vico kreas horizontalan linion:

***






Difinlistoj

Difinlistoj ne ekzistas en tekstoprogramoj. Mi kelkfoje uzas ilin anstataŭ tabeloj.

Difinlisto difinas nocion kaj
: sub ĝi post po dupunkto priskribojn.
: La nombro de priskriboj ne estas limigita.




Difinlisto difinas nocion kaj
sub ĝi post po dupunkto priskribojn.
La nombro de priskriboj ne estas limigita.



Ligiloj

Interreta ligilo konsistas el priskribanta teksto en angulaj krampoj kaj post ili sen spaceto la adreso (URL) en rondaj krampoj:

[priskribo](www.majkel.de)



Bildoj

Bildo (ligilo de bildo) estas enmetata per voksigno, alternativa teksto en angulaj krampoj kaj post ili sen spaceto la adreso (URL) en rondaj krampoj:

![alternativa teksto](bildo.jpg)


Multi-markdaŭno

Ekzistas diversaj etendaĵoj por la origina markdaŭno. Unu el ili estas multi-markdaŭno (Multimarkdown, MMD). Ĝi aldonas inter alie piednotojn kaj tabelojn.


Piednotoj

Piednotojn[^piednoto-12] oni povas meti ĉien en la teksto. La kolektado de piednotoj en glosaro kaj la numerado okazas aŭtomate. La ligilo al piednoto estas skribata en angulaj krampoj kun cirkumflekso kaj cel-indiko. La piednoto mem estas markata laŭ la sama maniero kun sekvanta dupunkto:

[^piednoto-12]: Tio estas piednoto.

Piednotoj estu skribataj en la teksto inter du alineoj, ne fine de ĝi. Markdaŭno ĉiam metas glosaron post la fino de la teksto, ĉar HTML ne konas klasikajn (libro-)paĝojn.


Tabelo

Oni kreas tabelojn laŭ la jena maniero:


  • Inter la kolonoj de tabelo staras vertikala streko (|).
  • Tabelo havas kapon.
  • Inter kapo kaj enhavo de la tabelo estas apartiga linio.


|unua kolono|dua kolono|tria kolono|
|-|-|-|
|enhavo 1|enhavo 2|enhavo 3|
|enhavo 4|enhavo 5|enhavo 6|

La rezulto:


unua kolonodua kolonotria kolono
enhavo 1enhavo 2enhavo 3
enhavo 4enhavo 5enhavo 6

aŭ kun indiko de ĝisrandigo:


|unua kolono|dua kolono|tria kolono|
|:-|:-:|-:|
|maldekstrema|centrigita|dekstrema|
|enhavo 4|enhavo 5|enhavo 6|

La rezulto:


unua kolonodua kolonotria kolono
maldekstremacentrigitadekstrema
enhavo 4 enhavo 5enhavo 6

En elektronikaj libroj tabeloj havu nur du, en escepta kazo tri kolonojn.

(Fino)


Samstag, 17. Juni 2017

La planlingva ideo kaj la scienc-fikcia literaturo en GDR

Jen do raporto el la pasinteco. Mi verkis ĉi tiun artikolon por la revuo Kontakto n-ro 70 (1981:2), kiu havis la temon »Bildrakontado kaj scienc-fikcio«. Por klarigo: Germana Demokrata Respubliko (mallonge GDR) estis tiu lando, kiu poste kunfandiĝis kun sia okcidenta frato al Germanio. La enhavo de la artikolo tamen estas daŭre interesa almenaŭ por literaturaj fakuloj kaj eble por verkistoj.

En la scienc-fikcia literaturo de Germana Demokratia Respubliko oni ofte traktas problemojn de internacia lingva komunikado. Per la ĉi-suba materialo mi volas doni superrigardon, pri la metodoj kaj solvoj al la menciita demando. Pro teknikaj kaŭzoj ne eblis starigi kompleton de la koncernaj romanoj. La ĉapitro pri tradicioj nur havas do kompletigan karakteron.

Tradicioj

Klasikaj sociaj utopioj

Dum la transiro de feŭdismo al kapitalismo estiĝis pluraj literaturaj verkoj, kiuj priskribis idealigitajn sociojn, kritikante la propran tempon. La romano de Thomas More Utopia donis sian nomon al la ĝenro de sociaj profetaĵoj – utopio. En kelkaj sociaj utopioj rolis planlingvoj, do konscie kreitaj lingvoj por ĝenerala interkompreniĝo, ĉar »ideala popolo ankaŭ devas uzi idealan lingvon« (Werner Krauss). Tiuj planlingvoj laŭ funkcio tamen ne estis internaciaj kompreniloj, sed naciaj lingvoj. Indikojn pri tio ni trovas en la antologio Vojaĝo al Utopia1, el kies antaŭparolo devenas la supra citaĵo. La lingvoj listigotaj ĉi tie plejparte estas filozofiaj artefaritaj lingvoj de la tipo »Ro«.

En Les aventures de Jacques Sedeur dans la découverte de la terre australe (»Aventuroj de Jacques Sedeur …«) Foigny priskribas lingvon, en kiu la litero b signifas ion helan, d ion malagrablan, malbonan. Aab nomiĝas la suno, Aeb signifas stelon.

Planlingvon, kiu montras »tendencojn de ŝparemo kaj malmultigo de sia morfologia kaj fonetika konsisto« (Werner Krauss), ni trovas ĉe La vojaĝoj kaj aventuroj de Jacques Massé de De Patot (1710):
  • ata – mi, ni manĝas
  • ate – vi manĝas
  • at – manĝi, manĝu!
Perfekta lingvo estas parolata en Ikario de Calut: Ofte oni plendas pri tiu obstaklo, per kiu la malperfekteco kaj diverseco de la lingvoj baras la evoluon de la racio… Jen, perfekte simpla, regula kaj racia lingvo, kiun tiel oni skribas, kiel oni parolas, kaj tiel prononcas, kiel oni skribas, kies ĉiu vortradiko havas perfekte difinitan signifon, kies gramatiko kaj vortaro estas tiel simpla, ke ampleksas ĝin ĉi tiu maldika volumo, kaj kies lernado estas tiel facila, ke iu ajn povas alproprigi ĝin dum 4-5 monatoj.2 (p. 17).

Antaŭuloj de moderna scienc-fikcio

Fine de 19a kaj komence de la 20a jarcentoj ni trovas meze de alte evoluinta kapitalisma socio la patrojn de la moderna scienc-fikcio: Jules Verne kiel reprezentanton de teknika fikcio, en Germanio Kurd Lasswitz ĉefe kun sociaj utopioj, kaj (iom poste) en Anglio Aldous Huxley kun satire nihilisma] utopioj. Ĉe Jules Verne ni ne trovas lingvajn problemojn, kvankam onidire li mem estis simpatianto de Esperanto kaj iam planis verki romanon pri esperantistoj. En la romano de Huxley Brava nova mondo (1932) ne plu ekzistas naciaj lingvoj:

»Vi scias, kio estas la pola, mi supozas.«
»Mortinta lingvo.«
»Kiel la franca kaj la germana…«3 (p. 24).

Lasswitz (pron. lasvic) estas pli progresema. En la rakonto Ĝis la nulpunkto de la estado, rakonto el la jaro 2371, ekzistas universala lingvo por ĉiutaga uzo. Tamen: Kvankam oni dum ordinara trafiko preskaŭ senescepte uzis la nove enkondukitan universalan lingvon, oni pro- noncis Ia tenerajn sentojn de la koro per la dolĉaj sonoj de la origina gepatra lingvo… Aliflanke: La grunceledo estas … nova poezia formo … plenumebla bedaŭrinde nur per la moderna universala lingvo4 (p. 7).

Tiu rakonto aperis unuafoje en 1871, do naŭ jarojn antaŭ la publikigo de volapuko!

La scienc-fikcio en GDR

Aludojn pri mondlingvo parolata en utopia komunisma ŝtataro ni trovas jam en la unuaj fikciaj romanoj de GDR, kiuj prezentas aktualigitan version de la klasikaj sociaj utopioj. Esence pli profundajn diskutojn pri problemoj de plurlingva internacia kunlaboro aperas ekde mezo de la sesdekaj jaroj. Estas proponataj du solvoj diversvariantaj: uzo de pluraj mondlingvoj kaj peraŭtomata tradukado, kaj uzo de planlingvo.

Pluraj mondlingvoj

La aŭtoroj proponantaj la unuan solvon kompreneble ne estas konsekvenca]. Tio montriĝas klare ĉe Alexander Kröger. En Antarktika 2020 lia heroo bonŝance ĉiam renkontas kolegojn scipovantajn la germanan lingvon:

»Mi nomiĝas Pjotr. Ĉu vi estas germano? - Bone, ni parolos germane unu kun la alia. Volas mi perfektiĝi en tiu lingvo.«
»Jes, Germana Demokratia Respubliko«, Monig diris. »Mi bezonus helpinstruadon pri rusa lingvo5 (p. 20).

»Bonan tagon«, li eligis ruse. »Mia nomo estas Monig. Mi ĉi tie plenumas praktikumon kaj volas anonci min ĉe kolego doktoro Levrov.« Kiel plej ofte en tiu lingvo Ii parolis malrapide kaj certe misprononce. »Ĉu Germana Demokratia Respubliko?«, ŝi demandis. Kaj jam la prononcado de tiuj tri vortoj perfidis, ke ŝi bone scipovas la germanan lingvon. (samloke, p. 22)

Ofte ekzistas aŭtomatoj komprenantaj tri aŭ minimume du lingvojn:

Tiam li spasme turniĝis kaj kuris al Ia lifto. Vane Ii serĉis la kutiman vokklavon, ĝis lia rigardo trovis oranĝ-koloran plastan ŝildon, kiu petis grandlitere en rusa, angla kaj germana: »Voku klare, sed ne tro laŭte, lifto!«
»Lifto!« li vokis kaj rigardis skeptike Ia nombroludadon sur la lumtabulo. Sed post nelonga tempo la lifto haltis antaŭ li … Ankaŭ ĉi tie Ii renkontis la akustikan vokilon.
»Bonvolu nomi la nombron de la dezirata etaĝo«, tie estis legeble, »sed uzu nur rusan, germanan aŭ anglan6. (p. 5 k.s.).

La aŭtoro de tiu libro, G. Matzke, ankaŭ poste aludis la multlingvecon de Tero:

Jam de la unua tago Hejo [loĝanto de planedo Plutono - ML] havis la deziron lerni nian lingvon. Ĉu vi povas imagi al vi lian surprizon, kiam ni klarigis, ke ekzistas sur Tero centoj da diversaj lingvoj. Al li tre plaĉis la rusa lingvo, do ni instruis ĝin al Ii. (samloke, p. 140 k.s.).

Aŭtomatajn tradukilojn la aŭtoroj priskribas sufiĉe ofte, sed preskaŭ ekskluzive por la komunikado kun eksterteranoj. Tiel oni ekzemple interparolas kun Ayör-oj, la progresemaj loĝantoj de la planedo Transplutono:

»… du malgrandaj, metale brilantaj aparatoj … rondaj, grandaj kiel kolomba ovo … Tiuj estas tradukiloj. Vi povas interparoli kun ĉiu Ayör kaj kompreni liajn vortojn7

Alte evoluintan Iingvo-aŭtomaton prezentas ankaŭ G. Krupkat:

»La aŭtomato estis programita por pluraj lingvoj. El mia erara franca prononcado ĝi tuj eltrovis sonelementojn de la germana lingvo kaj respondis germane8

Uzo de propra planlingvo

Ĉe C. Letsche aŭtomataj tradukiloj estas nur transira solvo. Tia postrestaĵo rolas en La viro el la glacio:

Ĉi-momente Aŭriol malkovris la malgrandan keston similan al binoklo kaj la etan membranon kroĉitan al la orelo. Antaŭ la enkonduko de la mondlingvo Transling, jam de naŭdek jaroj la ĝenerala lingvo, tia tradukilo estis kutima. En Ia iamaj etnaj lingvoj oni interparolis jam nur interne de familioj, kaj la plej junaj jam havis malfacilaĵojn kompreni kelkajn vortojn9 (p. 55).

En antaŭa romano la sama aŭtoro uzis similan ideon: Li sin turnis al la kunvenintoj en la normlingvo, kiu ekde jardekoj estis kutima ankaŭ en scienco kaj estis preskaŭ forpelinta la antaŭajn mondlingvojn.10 (p. 19).

Tiajn pensojn ni trovas ankaŭ ĉe W. Weitbrecht. Li antaŭvidas la enkondukon de mondlingvo kiel politikan akton plenumatan de Unuiĝintaj Nacioj:

Interlingua estis ceremonie enkondukita kiel mondlingvo de UN en la jaro 2000. En ĉiuj landoj ĝi estis instruata kiel unua fremda lingvo, kun latina alfabeto. Por UN estis pli facile proponi artefaritan lingvon, kiu enhavis elementojn de ĉiuj lingvogrupo], ol ekzemple la anglan aŭ rusan. Kaj nun oni apenaŭ konsciis, ke ne ekzistis popolo, kies gepatra lingvo estis Interlingua.11 (p.9 k.s.).

Uzo de Esperanto

La jus cititaj aŭtoroj mem inventis internacian planlingvon. Sed ja tiucele jam ekzistas Esperanto. Eble Ia unua, kiu uzis tiun lingvon en orientgermana scienc-fikcio, estas E. del Antonio. Esperanton Ii mencias en almenaŭ tri romanoj, tiel en Titanus kaj en ties daŭrigo Reveno de la prauloj. En la laste nomita romano la homa socio trairas renovigan procezon, dum kiu ankaŭ Ia lingvoj ŝanĝiĝas.

Roman kapjesis esprimplene. Esperanto estis nekonata al la hodiaŭaj homoj, ilia televizio laboris per aliaj bildfrekevencoj kaj impulsoj12 (p. 70)
Dum la tago li havigis al si lingvistikan aŭtomaton … Dum sekundoj lumradioj skribis la tekston en la interlingvo sur fotofolio. (samloke)

Lingvan ekzemplon por Esperanto P. Gosse donas en la rakonto »Fabela eskalacio«. Bedaŭrinde tiu specimeno estas tute inventita:

»Have wir fasching«, Mirsawoh demandis sian najbaron en la speco de Esperanto, kiu estas parolata en lia regiono.13 (p. 312).

Pledas por Esperanto, pli ĝuste por iu reformita Neo-Esperanto, ankaŭ H. Prüfer. Specimene li skribas: »Uniona Astronaŭtika«14 (p. 14) kaj komentarias:

Fine de la dudeka jarcento la scio de homaro estis tiel kreskinta, ke oni ne plu povis malŝpari tempon kaj forton de la junuloj per la nekrea babilado de pluraj mondlingvoj… Tiel evoluis nia Neo-Esperanto, kiun oni nun jam de jardekoj instruas devige en la lernejoj de preskaŭ ĉiuj ŝtatoj… luj eĉ asertas, ke tiu artefarita lingvo forpelos la naciajn lingvojn dum antaŭvidebla tempo, ĉar ĝi jam nun montras esencajn trajtojn de vivanta lingvo. Sen Neo-Esperanto estus ebla nek nia ekspedicio nek tiu de lkarus. Ĝi estas nia ĉiutaga lingvo. Ni ne povus preni kun ni seson da tradukantoj kiel balaston!« (samloke, p. 15).

Tute alie P. Lorenz en sia romano Humunkulis nenie parolas pri Esperanto, sed uzas la nociojn Usonodollar (usona dolaro) kaj mondnovaĵoj (kiel nomon de gazetara oficejo). Li certe estas ĝis nun la sola verkisto en GDR, kiu mem parolas Esperanton.

  1. Reise nach Utopia, Französische Utopien aus drei Jahrhunderten. Berlin, 1964. 
  2. Calut: Voyage en Icarie. Paris, 1845. (En: Socipolitikaj aspektoj de la Esperanto-movado). Budapest, 1978. 
  3. Huxley: Schöne neue Welt. Berlin, 1978. 
  4. Lasswitz: Bis zum Nullpunkt des Seins. Berlin, 1979. 
  5. Kröger: Antarktis 2020. Berlin, 1973. 
  6. Matzke: Projekt Pluto. Berlin, 1976. 
  7. Weise: Das Geheimnis des Transpluto. Berlin, 1962. 
  8. Krupkat: Nabou. Berlin. 
  9. Letsche: Der Mann aus dem Eis. Rudolstadt, 1970. 
  10. Letsche: Verleumdung eines Sterns. 2a eld. Rudolstadt, 1968. 
  11. Weitbrecht: Stunde der Ceres. Rudolstadt, 1975. 
  12. del Antonio: Heimkehr der Vorfahren. 7a eld. Berlin, 1978. 
  13. Gosse: Fabelhafte Eskalation. (En: Die Tarnkappe.) Berlin, 1978. 
  14. Prüfer: Planet der Traüme. Halle, 1973. 

Montag, 1. Mai 2017

La snukludo

Kopio de blogero de mia sveda amiko KaGu. La blogo ne plu estas enreta. (Fonto: "http://www.esperanto.com/content/la-snukludo"

Antaŭ pli ol dudek jaroj mi estis kaptita de la bilarda ludo nomata »Snooker« en la angla lingvo. Mi plurfoje intencis verki artikolon pri la ludo, uzante la terminojn, kiujn oni uzas dum la ludado de »Snooker«. Jen mia provo priskribi la ludon en Esperanto.

Mi uzis anglalingvan priskribon de la ludo kiel fonto de mia artikolo. Atentu, ke ne temas pri traduko sed pli pri rerakontado de la enhavo en la artikolo. Do, eblas, ke mi miskomprenis la formuladon en la angla dokumento kaj tial oni, je dubo pri miaj asertoj konsultu anglalingvan artikolon pri la ludo.

Se vi en la angla lingvo diras »He was snookered by the con-man’s smooth talk«, tio signifas, ke la persono kredis la asertojn de trompisto. La vorto »snokered« estas uzata kiel sinonimo por »fool« (trompi) aŭ »dupe« (azenigi). La vorto »snook« estas uzata por pluraj fiŝoj, interalie por belono, kiu havas beksimilan faŭkon. Kiam oni volas montri, ke iu estas trompita, oni povas montri al tiu persono, ke li havas longan nazon. (Angle: give a person a snook.)

La nomo de la ludo do devenas de la lud-termino »snokered«, kiu signifas, ke la blankglobo (the cue ball) estas barita en tia maniero, ke ĝi ne povas atingi iun ludeblan celglobon en rekta linio, sed devas esti ludata per karambolado kontraŭ la flankoj de la ludtablo por karambole tuŝi la celglobon.

Traduko de la nomo de la ludo

Ĝis nun mi nur trovis la vorton »Snukero« kiel nomon por ĉi tiu biliardludo. Eble pli bona nomo en Esperanto estus »Snukludo«, ĉar neniu radiko en PIV komencas per »snuk-«.

Do mi proponas la radikon snuk-i = trompi. Sekve oni povas snuki la blankan globon en la Snukludo. Mi tamen opinias, ke oni nur uzu ĉi tiun radikon kiel luda termino. Normale oni uzu la radikon tromp-i.

Probable oni rajtas diri, ke la blankglobo estas en snuka pozicio je priskribo de malfacila ludsituacio.

Dum snukludado la ekpuŝulo (striker) multfoje provas snuki la blankglobon, kiam li volas malkomfortigi la ludsituacion por sia kontraŭulo, je decido cedi la tablon.

Regularo por Snukludado

Troviĝas pluraj tipoj de Snukludoj. La »Internacia Snukludo« aŭ »Angla Snukludo« estas ludata preskaŭ ĉie en la mondo.

La dimensio de la ludtablo varias. Por anglaj bilardtabloj la larĝo estas 182,88 centimetroj, kaj la longo estas 365,76 centimetroj. Krom tio la enirejaj koridoroj al la 6 poŝoj en la tablo estas iomete pli mallarĝaj ol la enirejaj koridoroj al la poŝoj en kutimaj bilardtabloj. Estas ankaŭ permesate uzi tablojn je la grando 152,4 centimetroj oble 304,8 centimetroj.

La uzebla areo por la ludo estu 356,28 centimetroj oble 177,8 centimetroj je la precizeco +/- 1,27 centimetroj por ambaŭ dimensioj.

La alto de la ludtablo devas esti 86,36 centimetroj je la precizeco +/- 1,27 centimetroj.

La terminoj de la ludo

La flanko, kie oni komencas la ludon, estas la proksima flanko (»proksimo«) de la tablo. La kontraŭa flanko estas la fora flanko (»foro«) La flankoj kun poŝoj je la mezoj estas nomataj »maldeksta mezo« kaj »dekstra mezo« aŭ mallonge »la mezoj«.

La ludareo de la tablo estas kovrita per verda felto nomata »la tuko«.

Nombro da ludantoj estas 2 (du).

La globoj

Komence de la ludo troviĝas 21 globoj sur la tablo, aranĝitaj laŭ la supra bildo.

La globoj estas nomataj »celgloboj«. 15 el ili estas ruĝaj kaj donas unu poenton je enpoŝigo. La sep restantaj globoj havas diversajn kolorojn. La flava globo donas 2 poentojn, la verda 3, la bruna 4, la blua 5, la ruĝeta (pale ruĝa) 6 kaj la nigra 7 poentojn je enpoŝigo. La globoj, kiuj donas 2 ĝis 7 poentojn, nomiĝas »la kolorigitaj globoj«.

La diametro de la globoj je »internacia Snukludo« estas 3,23 centimetroj.

La traba lineo

Sur la verda tuko estas desegnita linio je 73,66 centimetroj for de la fora flanko de la ludtablo.

La linio estas nomata la trab-linio aŭ mallonge »la trabo«. La areo inter tiu linio kaj la proksimo estas nomata la »trab-areo«.

La Duoncirklo

Meze de la trabo troviĝas markita punkto, kiu estas la centro de duoncirklo kun diametro je 29,21 centimetroj. Tiu areo estas nomata »la Duoncirklo« aŭ »la Kuirejo«.

Je la tranĉopunkto plej proksima al la dekstra mezo oni metu la flavan globon. Sur la centran punkton de la duoncirklo oni metu la brunan globon. Je la tranĉpunkto plej proksime al la maldekstra mezo oni metu la verdan globon. Sur imagita linio meze de la tablo kaj paralele al la mezoj troviĝas tri punktoj, kien oni metu la bluan, la pale ruĝan kaj la nigran globojn. Se oni image desegnas liniojn tra tiuj punktoj, paralelaj kun la trabo, la ludareo estas dividata en kvar partojn, kiujn oni povas nomi »kvartalojn«. Do, se estas pli oportune, oni povus nomi la trab-areon »la unua kvartalo« kaj la restantajn areojn, »la dua kvartalo«, »la tria kvartalo« kaj »la kvara kvartalo«. La punktoj, kien oni metas la kolorigitajn globojn ankaŭ povas esti nomataj »valorpunktoj«.

La kadro

Por lokigi la ruĝajn globojn ĝuste oni uzas triangulan kadron, kies baza linio estu paralela kun la foro kaj tiel ke la ruĝa globo je la pinto (la pintglobo) estas lokita kiel eble plej proksime al la ruĝeta globo.

La celo de la ludo

La celo de la ludo estas, ke oni enpoŝigu la globojn en tia maniero, ke oni ricevas pli da poentoj ol la kontraŭulo.

Poentakirado

Eblas akiri poentojn en du manieroj. Se ludanto faras eraron dum la ludo, li pune donas poentojn al sia kontraŭulo. ( Vidu ankaŭ regulojn pri punpoentoj pro eraro sube.) La dua maniero estas, ke la ludanto enpoŝigas la globojn laŭ la reguloj kaj gajnas poentojn laŭ la valoro de la globoj laŭ la priskribo supre.

Matĉo povas konsisti el pluraj ludoj nomataj »kadroj«. Kadro finiĝas kiam ĉiuj globoj estas enpoŝigitaj laŭ la reguloj de la ludo. Se restas nur la nigra globo sur la tablo, la kadro finiĝas tuj, kiam la nigra globo estas enpoŝigita. (En aliaj kazoj oni ja remetas la diverskolorajn globojn sur iliajn elirpunktojn, se troviĝas ruĝaj globoj sur la tablo.)

Tamen, se la poentoj de la ludantoj estas egalaj post la enpoŝigo de la nigra globo, ĝi estas remetata sur sian elirpunkton, kaj la ludantoj lotos, kiu el ili faru la unuan ekpuŝon. La ludanto, kiu estas elektita ludi, prenas la blankglobon en sia mano (enmane) kaj rajtas meti la blankglobon ien sur la trabo ene de la Duoncirklo. Li eĉ rajtas justigi la lokon per la pinto de sia ekpuŝa bastono (ekpuŝilo) kondiĉe ke tia manipulado ne estas taksata kiel ekpuŝo. Je enpoŝigo aŭ eraro la ludo finiĝas.

Komenco de la ludo.

La ludantoj iel lotumos, kiu el ili faru la unuan ekpuŝon, nomata la disiga puŝo. La ludanto, kiu estas taskigita fari la disigan puŝon, rajtas meti la blankglobon en sian manon kaj lokigi ĝin ien ajn en la Duoncirklo. Post kiam li metis la blankglobon sur la tukon en la Duoncirklo, li ne rajtas tuŝi la globon per sia mano. Ekde nun la globo estas el la mano kaj oni rajtas movigi ĝin nur per la ekpuŝa bastono / ekpuŝilo.

La komencanta ludanto devas per la blankglobo tuŝi unun el la ruĝaj globoj. Ne estas postulo, ke la blankglobo karambolas tiel, ke ruĝa globo enpoŝiĝas aŭ estas movigata al iu el la flankoj de la ludarea kadro. Se la la blankglobo ne trafas ruĝan globon, tio estas taksata kiel eraro. (Vidu punoj je eraroj.) Je eraro (ĉiuj eraroj) la alia ludanto havas du elektojn:

  1. Okupigi la tablon kaj faru la sekvontan ekpuŝon.
  2. Postuli ke la erarinto faras novan disigan ekpuŝon.

Reguloj de la ludo

  1. Ĝuste enpoŝigita globo rajtigas la ekpuŝulon = la ludanton ĉe la tablo daŭrigi la ludadon ĝis tiam kiam tiu malsukcesas ĝuste enpoŝigi globon t.e. faras eraron.
    2 Je ĉiuj ekpuŝoj la ekpuŝulo devas obei la regulojn 5 kaj 6. Ne estas necese, ke la blankglobo aŭ la karambolita celglobo tuŝas iun el la flankoj de la ludtablo. Malsukceso unue tuŝi enpoŝigeblan globon estas eraro.
  2. Se troviĝas ruĝaj globoj sur tablo, tiam la ekludonto devas unue enpoŝigi ruĝan globon (sekvantglobon).
  3. Iu ajn el la ruĝaj globoj estas sekvantglobo. La ekpuŝulo nek bezonas indiki, kiun el la sekvantgloboj li intencas enpoŝigi, nek en kiun poŝon li intencas meti la sekvantglobon.
  4. Se la ekpuŝulo havas ruĝan sekvantglobon, la ludanto devas unue tuŝi la sekvantglobon per la blankglobo. Je malsukceso tio estas eraro.
  5. Post kiam la ekpuŝulo enpoŝigis ruĝan globon, li rajtas enpoŝigi iun el la kolorigitaj globoj. Post kiam la ekpuŝulo enpoŝigis kolorigitan globon, li devas denove enpoŝigi ruĝan globon ktp. La ludanto rajtas libere elekti la globon, kiun li intencas enpoŝigi, tiom longe, ke li obeas la regulon enpoŝigi kolorigitan globon post ruĝa globo, se troviĝas tia sur la tablo. Kiam kolorigita globo estas la sekvantglobo, tiam la ekpuŝulo devas indiki, kiun el la kolorigitaj globoj li intencas enpoŝigi. Se la ekpuŝulo malsukcesas unue tuŝi la indikitan globon, tio estas eraro
  6. Se la celglobo estas ruĝa, sed la ekpuŝulo enpoŝigas kolorigitan globon, tio estas eraro.
  7. Se la celglobo estas kolorigita, kaj la ekpuŝulo enpoŝigas iun ajn alian globon ol la indikitan kolorigitan globon, tio estas eraro.
  8. En internacia Snukludo ne estas permesate fari tiel nomatajn »saltekpuŝojn«. Estas eraro se la ekpuŝulo intence, en iu ajn maniero, igas la globon leviĝi el la tablosurfaco, se la saltigo havas la celon eviti barantan / malhelpantan globon.
  9. Dum ankoraŭ troviĝas ruĝaj globoj sur la tablo, la kolorigita globo, kiu estis enpoŝigita, devas esti remetata sur sian elirpunkton. Se la kolorigita globo ne estas ĝuste lokita sur la tablo kaj la ekpuŝulo daŭrigas la ludon spite al tio, la ludkontrolanto aŭ la kontraŭulo devas protesti antaŭ ol la ekpuŝulo estas farinta du ekpuŝojn. Se tio okazas, la ekpuŝo estas eraro. Se oni ne rimarkas la eraron post du ekpuŝoj, la ekpuŝulo estas senkulpigita je la eraro kaj rajtas daŭrigi la ludon sen puno. Estas la devo de la ekpuŝulo kontroli, ke ĉiuj globoj estas ĝuste lokigitaj antaŭ ol li komencas ludi. Se li komencas ludi spite al fakto, ke kolorigita globo ne estas ĝuste relokigita, tio estas eraro, kiam ajn la eraro estas malkaŝata dum kiam la ludanto regas la ludtablon. Gajnitaj poentoj antaŭ la malkaŝo de la eraro restas ĉe la ludanto, kiu regis la tablon.
  10. Kiam ne troviĝas ruĝaj globoj sur la tablo, la ekpuŝulo devas enpoŝigi la kolorigitajn en la sekva vicoordo 2-3-4-5-6-7. Post enpoŝigo oni ne remetas la kolorigitan globon. Pri la nigra globo (valoro 7 poentoj) estas escepto, se la ludantoj ricevis samajn poentojn.

Erare enpoŝigitaj ruĝaj globoj ne estas relokigotaj, sed restas en la poŝo. Kolorigitaj globoj estas relokigotaj je erara enpoŝigo.

Ruĝa celglobo, kiu forlasas la ludtablon ne estas relokigota, kaj la ekpuŝulo faris eraron. Kolorigitaj globoj estos relokigitaj.

Relokigeblaj globoj

La kolorigitaj globoj estas relokigeblaj je siaj elirpunktoj. Se la elirpunkto estas barata de alia globo, oni metu ĝin sur la plej proksiman punkton je pli alta valoro. Se ĉiuj valorpunktoj por la kolorigitaj globoj estas baritaj, oni metu la kolorigitan globon kiel eble proksime al ĝia valorpunkto.

Se la blankglobo forlasas la ludtablon, la ekpuŝulo devas transdoni la regadon de la tablo al sia kontraŭulo. Tiu rajtas meti la blankglobon en la Duoncirklon kaj elekti iun ajn celglobon sur la tablo.

Tuŝi globon

Dum kiam la globoj estas je ludo kaj la ekpuŝulo tuŝas iun globon sur la tablo aŭ se la ekpuŝulo tuŝas la blankglobon per io alia ol la pinto de la ekpuŝa bastono, estas eraro .

Snukita

La blankglobo estas snukita, se ne eblas atingi ludeblan globon je iu ajn pozicio sur la ludtablo pro baro de neludebla(j) globo(j). Se la blankglobo estas je la mano ene de la Duoncirklo, la blankglobo estas snukita nur, se ĉiuj permesataj pozicioj estas baritaj. Se la blankglobo estas barita de pli ol unu globo, la plej apuda globo estas la snukiga globo.

Anguligita

La blankglobo estas anguligita se ĝi ne povas atingi, per rekta linio, iun ajn globon pro baro de angulo en la »kuseno«. T.e. la blankglobo troviĝas en iuj el la enirkoridoroj je la anguloj sur la ludtablo t.e. proksime al iu enirtruo de la poŝoj. Se la blankglobo estas angulita post eraro, la kontrolisto aŭ ludanto deklaras »angulita globo«. La sekvanta ekpuŝulo tiam rajtas, aŭ daŭrigi la ludon el la angulita pozicio, aŭ ekludi enmane el la Duoncirklo.

Okupata

Elirpunkto (valorpunkto) por kolorigita globo estas okupata, se ne eblas meti la kolorigitan globon sur sian elirpunkton sen tuŝi alian globon.

Tuŝanta globo

Se la blankglobo (antaŭ ekpuŝo) tuŝas alian ludeblan globon, aŭ globon kiu povas esti ludebla, la kontrolanto aŭ la ekpuŝulo devas anonci »tuŝantan globon«. Post tio la ekpuŝulo devas ekpuŝi la blankglobon for de la globo, kiu estas tuŝanta por eviti eraron. Ekzistas esceptoj, kiuj liberigas la ekpuŝulon je transdono de punpoentoj je forludado de tuŝanta blankglobo.

Puŝekpuŝo

Puŝekpuŝo estas eraro, kiu okazas, se (1) la pinto de la ekpuŝa bastono havas kontakton kun la blankglobo, kiam tiu tuŝas la celglobon, (2) la pinto de la ekpuŝa bastono tuŝas la blankglobon, post kiam ĝia moviĝo antaŭen komenciĝis. Je kazo ke la blankglobo kaj la celglobo preskaŭ tuŝas unu la alian kaj la blankglobo nur etete, la ekpuŝo estu taksata kiel ĝusta ekpuŝo.

Maltrafo

La ekpuŝulo devas je sia plej ebla kapablo igi la blankglobon trafi la celglobon. Se la kontrolisto opinias, ke la ekpuŝulo ne obeas ĉi tiun regulon, li devas anonci »eraro kaj maltrafo«. La onta ekpuŝulo rajtas daŭrigi la ludon sen ŝanĝo de pozicioj de la globoj, aŭ postuli, ke la globo(j) estu remetata(j) en la sama(j)n pozicio(j)n, kiu(j)n ili havis antaŭ la erara ekpuŝo. La onta ekpuŝulo rajtas postuli, ke la erarulo faru novan ekpuŝon. Atentu: Se ne estas eble trafi la celglobon, oni taksu, ke la celo de la ekpuŝo estas trafi la celglobon.

Libera globo

Se post eraro la blankglobo estas snukigita, la kontrolisto aŭ ludanto devas anonci »liberan globon«. Se la nekulpa ludanto decidas transpreni la regadon de la tablo, tiu ludanto rajtas indiki iun ajn globon kiel ludebla globo.

Eraroj

  1. Se ludanto faras eraron, tiu devas doni poentojn al sia kontraŭulo kaj je postulo de la kontraŭulo daurigi la regadon de la tablo. Se tia postulo estas farata, ne eblas nuligi tiun decidon.
  2. Se pli ol unu eraro okazas je la ekpuŝo, la punpoento estu tiu, kiu donas la plej altan valoron.
  3. Iu ajn kolorigita globo, kiu ne kuŝas sur sia elirpunkto, restu sur sia loko, krom se la globo forlasis la tablon. Tiam la kolorigita globo estu metata sur sian ĝustan elirpunkton.

Punpoentoj je eraroj

Se ludanto faras eraron, li ricevos punpoentojn, minimume 4 kaj maksimume 7.

(1) La sekvaj punktoj priskribas erarojn, kiuj rezultas je kvar (4) punpoentoj aŭ la pli alta valoro indikita de la valoro de la celglobo.

  • Nova ekpuŝdo kiam la globoj ankoraŭ estas moviĝantaj post antaŭa ekpuŝo.
  • La blankglobo pli ol unufoje karambolas kun la celglobo.
  • Neniu el la piedoj de la ekpuŝulo restas sur la planko.
  • Puŝulo ludas spite ke li ne rajtas ludi.
  • Puŝulo faras eraron je ekpuŝo »enmane« ene de la Duoncirklo.

Eraroj je ekpuŝo kun rezulto ke:

  • La blankglobo ne trafas iun el la ludeblaj globoj.
  • La blankglobo estas enpoŝigita (transpaŝo de la blankglobo).
  • La blankglobo estas snukita post decido pri »libera globo«.
  • La blankglobo estas saltigata super barantan globon.

(2) Punpoentoj laŭ la valoro de la celglobo je puŝo kaŭzanta ke:

  • Globo kiu ne estas ludebla estas poŝigita.
  • La blankglobo unue trafas globon kiu ne estas ludebla.
  • Okazas puŝekpuŝo.
  • Karambolo kun globo kiu ne estas ĝuste relokigita.
  • Globo estas tuŝita per iu ajn aĵo ol per la pinto de la ekpuŝbastono.
  • La ekpuŝo igas globon forlasi la ludtablon.

(3) Se du globoj samtempe estas tuŝataj, la punpoento estas tiu de la globo kun plej alta valoro, krom se temas pri du ruĝaj aŭ »libera globo« kaj la celglobo.

(4) Puno de sep punpoentoj se:

  • Post enpoŝigo de ruĝa globo la puŝulo ne indikas, kiun el la kolorigitaj globoj kiu estos la celglobo.
  • Uzas globon, kiu ne troviĝas sur la ludtablo.
  • Enpoŝigas du ruĝajn globojn, unu post la alia.
  • Utiligas iun alian globon ol la blankan.

Donnerstag, 30. März 2017

Antaŭ cent kvin jaroj mortis Karl May

Hodiaŭ antaŭ cent kvin jaroj, je la 30a de marto 1912, mortis Karl May en la saksa urbo Radebeul ĉe Dresden post sia 70a naskiĝtago. Li estas ĝis hodiaŭ fama kaj ofte legata aŭtoro de aventuraj kaj vojaĝaj romanoj. Liaj rakontoj apartenas al la klasikaĵoj de la germana literaturo.

Karl May naskiĝis je la 25a de Februaro 1842 en malriĉa teksista familo vivanta en la saksa urbeto Ernstthal. Ĝi ekde 1989 estas parto de Hohenstein-Ernstthal. Tiun loknomon ni trovas en lia plumnomo »Karl Hohenthal«, sub kiu li verkis inter alie la rakonton »Die Both Shatters« (La Shatter-viroj). Li estiĝis instruisto, sed estis maldungata unuafoje pro amindumado kun la edzino de sia gastejestro, duafoje pro ŝtelo de horloĝo de kunluanto.

En 1862 juĝisto kondamnis lin al mallibereja puno de ses semajnoj. Post pluraj aliaj restadoj en malliberejoj li eklaboris en 1874 kiel redakisto kaj poste kiel profesia verkisto.

Liaj rakontoj pri elpensitaj vojaĝoj kaj aventuroj en norda kaj suda Amerikoj, la Otomana Imperio kaj Azio aperis en diversaj gazetoj kaj revuoj kaj fine libroforme. Ili estis »tre germanaj« (Helmut Schmiedt) kaj famigis lin en Germanio kaj kelkaj europaj landoj. Ekster Europo li restis sufiĉe nekonata. Multaj el liaj figuroj, el kiuj Old Shatterhand kaj Winnetou estas la plej konataj, havas strangan eksteraĵon kaj kaprican konduton.

En Bad Segeberg en la germana partoŝtato Ŝlesvig-Holstinio ĉiujare okazas Karl-May-Ludoj, kie oni prezentas liajn rakontojn spektakloforme sub libera ĉielo.

En Esperanto aperis »Liberigo« (Eine Befreiung, trad. Cornelia Rau, kune en germana kaj en Esperanto en 1999 ĉe Karl-May-Verlag, ISBN 9783780230058).

Antaŭ kvin jaroj aperis libreto kun tri rakontoj de Karl May. »La unua alko« enhavas krom la titolan rakonton la verketojn »La venĝo de la mormonano« kaj »La Shatter-viroj« (52 paĝoj, ISBN 978-3-8448-1645-7, eldonejo Books On Demand en Norderstedt).


Samstag, 21. Januar 2017

Impresoj de Amrum (3)

De tempo al tempo estas ekstreme malalta akvo kaŭzita de tajdo kaj ventodirekto. En tia situacio eĉ la pramoj ne povas veturi, ĉar en la pasejo mankas akvo. Ili devas atendi kelkan tempon, ĝis la maro plialtiĝas. Tio estas malagrabla afero por la turistoj, sed oni devas enkalkuli tion, se oni feriadas sur insulo en la Norda maro.






Speciale en tempo de malalta akvo la retiriĝanta maro kreas portempajn novajn pejzaĝojn. Marbirdoj rapide okupas ilin.



 

Montag, 16. Januar 2017

Diraĵo de Mohawk-indianoj

Kontribuo de nia amiko Rainer Haupt el Hamburg, kiu tradukis la jenan tekston:

Paco ne estas nur la kontraŭo de milito,
Ne estas nur la periodo inter du militoj -
          Paco estas pli.
Paco estas leĝo de homara vivo.
Paco estas tiam, kiam ni agas prave
Kaj kiam inter ĉiu unuopa homo
Kaj ĉiu popolo regas justeco.

***

Friede ist nicht nur das Gegenteil von Krieg,
Nicht nur der Zeitraum zwischen zwei Kriegen -
          Friede ist mehr.
Friede ist das Gesetz menschlichen Lebens,
Friede ist dann, wenn wir recht handeln
und wenn zwischen jedem einzelnen Menschen
und jedem Volk Gerechtigkeit herrscht.