Samstag, 10. September 2016

Ekskurso al Aars (DK)


Feriado en Limfjordo, regiono en la norda parto de Jutlando (Danlando). Antaŭ kelkaj tagoj ni faris mallongan ekskurson.

Aars estas tipa dana urbeto kun belaj, diverskolore farbitaj domoj, vendejoj kaj riĉa kultura vivo. Oni aktuale preparas la feston de la cimbroj.




La cimbroj estis ĝermana popolo, kiu iam konjekteble loĝis en norda Jutlando, do ĝuste ĉi tie sur la duoninsulo Himerlando, de kie ili foriris suden ĉ. la jaro 120 a. K. kune kun teŭtonoj kaj ambronoj. Oni supozas, ke ŝanĝoj de la klimato kaj ŝtormondego kaŭzis la foriron. Plurfoje ili batalis kontraŭ rom-imperiaj armeoj, atingis Gaŭlujon kaj la Iberan duoninsulon. Fine la romanoj venkis ilin ĉe la hodiaŭa Aix-en-Provence. La irado de la cimbroj estis la unua el longa vico da konfrontaĵoj inter ĝermanoj kaj romanoj.

Sed mi kaj mia edzino nun iras tra la stratoj de Aars. Estas tempo de tagmanĝo, kaj ni aĉetas en »Kimbrer Grill« fiskefilet-on. Estas granda telero kun impresa porcio da fiŝfileo kun terpomfingroj, saŭco kaj salato. Estas tre bongusta manĝo!




Eĉ ĉi tie, en manĝobudo sur placo en malgranda dana urbo, mi povas pagi senkontakte per kreditkarto. En Germanio senkontakta pagado estas preskaŭ nekonata. Germanoj ĉiam kaj ĉie supozas spionadon kaj laŭleĝan aŭ kontraŭlegan kopiadon, registradon kaj misuzadon de personaj informoj kiel nomo, adreso, vestaĵ-grando, dato de lasta aĉeto de pantalono kaj ties prezo, konto-numeroj, …

Estas tre simpla afero. Mi ne metas la karton en fendon de la kartoaparato (perkarta pagilo), sed tenas ĝin super ties malgrandan ekranon. La elektronikaj cirkvitoj de la karto kaj de la pagilo interparolas per NFC, tio estas mallongdistanca komunikado (eble 2 cm). Ili interŝanĝas la samajn informojn, kvazaŭ mi metus la karton en la pagilon. Por malgrandaj sumoj tio sufiĉas. Se mi volas pagi grandajn sumojn (super 20 aŭ 25 eŭroj) la pagilo petas entajpadon de mia PIN. Tiel oni povas rapide kaj simple pagi kafon, glaciaĵon aŭ … tagmanĝon por du personoj. Ankla nacia dana debitkarto Dankort havas tiun funkcion.

La vendistino ne havas ordinaran pagilon, sed smartfonon kaj ekstran leg-aparaton, evidente la sistemo estas simila al tiu de Square Inc. en Usono.

Mia filino iam vojaĝis al Londono kaj forgesis preni siajn PIN kun si. Bonŝance ŝi havis kreditkarton taŭgan por senkontakta pagado kaj per ties uzado povis vivteni sin kaj veturi per metroo dum tuta semajno.

Ni leviĝu kaj daŭrigu nian promenon tra Aars. Kaj jen mi vidis aŭton kun okulvitroj! (400 vortoj)