Samstag, 29. November 2014

Nudlosupo kun viandobuletoj

Inter la unuaj artikoloj, kiujn mi verkis por ĉi tiu blogo, estis pluraj, kiu okupiĝis pri manĝaĵoj. Bedaŭrinde tiu temo poste okupis nur malmultan spacon, kaj mi ĝojas, ke mi nun prezentos plian, tre simplan manĝaĵon: Ĝis hodiaŭ la sabata nudlosupo estas tradicia en mia familio.

En Germanio ekzistas "suplegomoj" kiel bazo de ĉiu tradicia supo, tio estas poreo, celerio kaj karotoj. Oni povas aĉeti ilin kune en unu fasko. Ofte la suplegomoj en ĉiovendejo ne estas freŝaj nek belaspektaj. Tiam oni aĉetu ilin unuope aŭ, kaj tio estas mia favorita elekto, frostigita. Notu, ke oni ne fostigu celerion, ĝi estiĝas amara.

Ĉar mi kuiros nudlosupon, ni bezonas nudlojn. Ili estas aĉeteblaj en diversaj formoj. Por mia supo mi uzas konkoformajn, spiralajn aŭ bendonudlojn. Alternativo estas tubetoj (mallongaj makaronioj).

Kompreneble mi aldonos spicojn laŭ ĉi-suba listo.

Nudloj kaj legomoj ne sufiĉas por satigi nin. Viando donas forton kaj senton de sato. Mi prezentos ĉi tie buletojn el hakita viando, alternative uzu virkokaĵon aŭ porsupan bovaĵon.

Mia listo de farotaj aĉetoj enhavas por 3 ĝis 4 personoj:


  • 200-500 gramojn da nudloj (bendo-, konkoformajn, spiralajn aŭ tubetojn)
  • suplegomojn (stangon da poreo, kvaronon aŭ okonon da celerio, po unu karoto por ĉiu persono)
  • spicojn (cepon, salon, pipron, paprikon, muskaton)
  • hakitan viandon miksitan je duonoj el bovaĵo kaj porkaĵo

Post la aĉetado mi dispecetigas la legomojn kaj metas ilin kun la spicoj en poton kun bolanta akvo.

La haketitan viandon mi diserigas kaj spicas per salo, pipro, papriko kaj muskato. La muskato forigas la mucidan kromguston de la kuirota haketaĵo. Tiam mi formas malgrandajn globojn kun diametro de unu ĝis du centimetroj.

La legomojn kaj la viandobuletojn mi metas en bolantan akvon kaj kuiras (=bolkuiras) ĉion por tridek minutoj aŭ pli.

La nudlojn mi preparas aparte kaj miksas ilin kun la supo nur mallonge antaŭ la manĝado.



Bonan apetiton!

Kunmetaĵoj:
  • aĉet·ebl·a | al·don·i
  • bedaŭr·ind·e | bel·aspekt·a | bend·o·nudl·o | bol·ant·a | bol·kuir·i | bul·et·o
  • ĉio·vend·ej·o
  • dis·er·ig·i
  • est·iĝ·i
  • for·ig·i | frost·ig·i | frost·ig·it·a
  • hak·et·aĵ·o | hak·it·a
  • kompren·ebl·e | konk·o·form·a | krom·gust·o | kuir·ot·a
  • mal·grand·a | mal·long·a | mal·mult·a | manĝ·ad·o | manĝ·aĵ·o
  • nudl·o·sup·o 
  • okup·iĝ·i 
  • por·sup·a
  • sup·legom·o
  • tri·dek | tub·et·o
  • unu·op·e
  • viand·o·bul·et·o

Samstag, 27. September 2014

La markolingvo markdaŭno (Markdown)

Markolingvoj

La vorto markdaŭno devenas de la angla Markdown. Ĝi estas markolingvo — sed kio je diablo estas markolingvo?

La plej simpla speco de teksto estas … teksto, kiu enhavas neniujn ekstrajn informojn krom la teksto mem. Oni nomas tiun "plata teksto". Plata teksto ne enhavas strukturajn aŭ priskribajn aldonaĵojn. Vi ne vidas per la unua rigardo, kio estas titolo aŭ eble nur mallonga frazo, vi ne povas indiki listojn, kaj vi tute ne havas eblecon por skribi ion grase. En plata teksto mi kutime uzas steletojn antaŭ kaj post la vorto por emfazi ĝin, sed tio estas mia privata maniero. Simile funkcias markolingvoj. Oni markas vortojn aŭ tekstopecojn per sintaksaj indikiloj. Markolingvojn oni devas konverti al aliaj dosierformoj aŭ vidigi per ekstraj programoj, por ke homoj povu legi kaj kompreni ilin.

Ekzistas ekzemple HTML, kio estas markolingvo: ML signifas Markup Language = markolingvo. HTML nuntempe estas sufiĉe komplika. En HTML vi markas unuarangan titolon per

<h1>Titolo</h1>

aŭ grasan vorton per

<b>grasa</b>.

La programo, kiu vidigas HTML-dosierojn, estas la retumilo - jes, ĝuste tiu programo, kiun vi ĵus uzas. La teksto, kiun vi havigis al vi el interreto, estas HTML-dosiero. Vi petis alsendon de interreta paĝo, la servilo sendis HTML-dosieron, kaj la retumilo nun interpretas la enhavon de la dosiero kaj montras ĝin sur ekrano. Tiel funkcias la interreto.

Markdaŭno

Por faciligi la formatadon de tekstoj oni kreis markolingvojn kun simplaj sintaksoj, kaj la tekstojn skribitajn en tiu sintakso oni konvertas ekzemple al HTML per iu malgranda programo. Tiuj sintaksoj estas pli facile memoreblaj ol HTML. Unu el tiuj markolingvoj estas markdaŭno (Markdown), kiun inventis John Gruber in 2004. Markdaŭno estas nomo kaj de la sintakso kaj de la programo, kiu konvertas tekstojn skribitajn kun tiu sintakso al aliaj dosierformoj. 

Markdaŭnaj tekstoj do estas facile legeblaj de homoj kaj tamen ebligas la uzon de multaj eblecoj de HTML, se necese. Tial ĝi estiĝis kvazaŭa normo por la verkado de dokumentaĵoj kaj »legu-min«-tekstoj. Ĝi estas uzita ankaŭ por arkivado, ĉar ĝi estas home legebla, kaj per programoj oni konvertas la tekstojn al HTML-, RTF-, PDF- kaj eĉ al LaTeX-dosieroj.

Aŭtoroj kaj blogistoj uzas ĝin, kaj ankaŭ mi nun verkas miajn blogerojn, uzante markdaŭnon.

Vi povas skribi titolon tiel:

# Titolo

aŭ tiel:

Titolo
======

el kio estiĝas:

Titolo

Por skribi grasajn leterojn, vi aldonas antaŭ kaj post la koncerna vorto du steletojn **grasa**: grasa.

Ekzistas diversaj markdaŭnaj lingvoj, certasence dialektoj, kiuj etendis la originan amplekson de markiloj. Unu el tiuj estas Github-markdaŭno, alia nomiĝas multi-markdaŭno (Multimarkdown). Tiun lastan kreis Fletcher Penney, kaj ĝi estas la taŭga ilo por verkado ankaŭ de fakaj tekstoj. Okulfrapa diferenco inter la origina kaj la etenditaj markdaŭnaj lingvoj estas la ebleco enmeti tabelojn. La originala markdaŭno ne povas tion. En multi-markdaŭno kaj aliaj markdaŭnaj lingvoj vi simple uzas vertikalajn strekojn por indiki tabelajn kolonojn:

|Kolono A |Kolono B |
|---------|---------|
|Linio 1|Linio 2|
|Linio 3|Linio 4|

kio estas konvertita al HTML kaj vidigita per komputila ekrano tiel:


Kolono AKolono B
Linio 1Linio 2
Linio 3Linio 4

Ne timu, mi ne prezentos la tutan sintakson ĉi tie. Vi trovas en interreto la anglan priskribon por markdaŭno kaj por multi-markdaŭno, se tio interesas vin. Kompreneble vi povas uzi vikipedion por serĉi priskribon en via lingvo.

Markdaŭno kaj speciale multi-markdaŭno subtenas la enmeton de krucreferencoj, interretaj ligiloj kaj piednotoj. Markdaŭno ne ofertas la saman amplekson de tekstomarkado kiel teksto- aŭ HTML-redaktilo, sed sufiĉas por multaj taskoj de teknikista, sciencista, ĵurnalista kaj aŭtora verkadoj. 

La avantaĝoj de markdaŭno estas laŭ Brett Terpstra:


  • Ĝi estas simpla. La sintakso estas tiel simpla, ke oni apenaŭ povas nomi ĝin sintakso.
  • Ĝi estas rapida, ĉar oni ŝparas tempon kompare al mane aldonitaj HTML-etikedoj kaj ofte eĉ kompare al plenblovita tekstoredaktilo.
  • Ĝi evitas erarojn, ĉar post la konvertado el markdaŭno estiĝas perfekte formatitaj HTML-dosieroj sen mankantaj fermantaj etikedoj, nepermesita nestigado kaj aliaj HTML-eraroj. Estiĝas pura, senerare formatita teksto.
  • Ĝi estas portebla inter mastrumaj sistemoj. Oni povas modifi ilin per iu ajn redaktilo sur iu ajn mastruma sistemo. 
  • La eligo estas fleksebla, oni povas ĝin adapti al diversaj cirkonstancoj, konverti al diversaj dosierformoj kaj importi al tekstoaranĝaj redaktiloj. 
  • Oni povas akordigi ĝin al ĉiaj, sed ĉefe aŭtoraj laborfluoj, ĉar esence ĝi restas tre proksime al plata teksto. (Striktasence markdaŭnaj tekstoj kompreneble ne estas plattekstaj.)
Kaj la malavantaĝo? Ĉar la sintaksa kodo estas skribita en la plata teksto mem, vi ne scias, kiel la teksto en la celo-formo aspektos. Tial ekzistas helpemaj redaktiloj:



Redaktiloj

Ekzistas diversaj redaktiloj por markdaŭno. Unu ebleco estas simpla plat-teksta redaktilo. Pli komfortaj estas markdaŭnaj redaktiloj, kiuj disdividas la ekranon je du fenestroj. En unu (kutime la maldekstra) oni tajpas, en la dua oni vidas la rezultan tekston post la konvertado al HTML. La redaktilo plenumas tujan (realtempan) interpreton de la markdaŭna teksto, krom tio ĝi kolorigas la sintaksajn unuojn en la redakta fenestro, ĉi tie per ruĝa koloro.

Sub vindozo la nombro de markdaŭnaj redaktiloj estas malgranda (ekzemple CuteMarkEd, Haroopad), sub linukso ekzistas pliaj redaktiloj kiel Retext kaj Remarkable. Ubertext ŝajnas al mi ankoraŭ nematura.

Makintoŝo (OS X) ŝajnas vera paradizo por aŭtoroj pro siaj elstaraj programoj. Ne havante tian maŝinon, mi ne povas detale reporti pri tiuj.

Mi konas redaktilojn por androido kaj vindozfono, kaj certe iuj ekzistas ankaŭ por iOS.

Alternativo estas redaktiloj kiel kromprogrametoj de retumiloj (Markdown Here por Firefox, Stackedit por Guglo Chrome) kaj interretaj redaktiloj. Interrete funkcias la jam nomita Stackedit (http://www.stackedit.io), Dillinger (http://www.dillinger.io), pioul.fr (http://markdown.pioul.fr/) kaj aliaj. Ili ĉiuj laboras per dividitaj fenestroj kun tuja interpretado. Mi rekomendas tiujn al vi, se vi volas elprovi markdaŭnon.



Scrivener

Mi jam menciis, ke makintoŝo estas programara paradizo por verkistoj. Unu el la elstaraj programoj estas Scrivener, kiu estas havebla por makintoŝo jam delonge, nun ankaŭ por vindozo, kaj por linukso ekzistas provprogramo.

Scrivener estas pli ol nura redaktilo aŭ tekstoprogramo. Ĝi helpas kolekti kaj ordigi informojn, dismeti en pecoj vian estontan verkon, priskribi personojn kaj lokojn, prezentas ĉiujn erojn de projekto dispozicie laŭ arbovido kaj fine elsputas vian verko en diversaj dosierformoj. Pro tiu amplekseco ĝi estas — almenaŭ komence — malfacile regebla kaj komprenebla. Sed kompreninte la filozofion de la programo, vi havos centron de ideoj, faktoj kaj verkoj, tute egale, kion vi skribas, ĉu blogerojn, artikolojn, librojn, serion da libroj. Scrivener enhavas normalen tajp-redaktilon, kaj vi povas skribi per ĝi en markdaŭno (tiel, kiel mi nun). Kelkajn specialajn signojn ĝi automate ŝanĝas (inter alie ĝi mem metas ĝustajn citilojn), eĉ anstataŭigas literojn skribitajn laŭ x-konvencio per unikodaj Esperanto-literoj. La markdaŭnan tekston Scrivener konvertas (eldonas, kompilas) inter alie al LaTeX kaj HTML. Mi do skribas mian blogeron en Scrivener kun markdaŭna sintakso kaj eldonas ĝin kiel HTML-dosieron, tiam prenas la HTML-dosieron kaj kopias la enhavon en mian blog-redaktilon — fino. Jam mi havas bele aranĝitan blogeron sen skribi eĉ nur unu HTML-etikedon en mia teksto.

Samstag, 13. September 2014

Ubuntuo sur mia retkomputilo

En mia profesia vivo mi laboris per pli da mastrumaj sistemoj, ol aliaj homoj konas laŭ la nomo. Kompreneble mi observas la »linuksan mondon«, iam kaj tiam elŝutante vivan kompaktdiskon el la interreto kaj elprovante la distribuaĵon.

Post la revivigo de mia retkomputilo Eee PC 901 mi demandis min: Kiel utilaj estas linuksaj distribuaĵoj sur mia komputileto? Unu respondon mi jam havis: La distribuaĵo EasyPeasy ne funkcias. Mi ne scias, ĉu ekzistas dependeco inter diversaj aparataj variaĵo, sed sur mia komputilo (kaj mi scias el interreto, ankaŭ sur aliaj) sub EasyPeasy malŝaltiĝas la adaptilo de sendrata retalirejo, kiam mi ekuzas ĝin. Do bonvolu kompreni: Ĝuste tiam, kiam mi bezonas la adaptilon, ĝi ne plu funkcias. Estas mistero, kial la kolegoj, kiuj verkas artikolojn por vikipedio kaj gazetoj, ne rimarkas tion. Aŭ eble tio ne estas mistero: Oni elŝutas distribuaĵon el interreto, instalas ĝin, rigardas la fonbildon (»Malaĉe, ĝi aspektas tre bela.«), kaj fino. Neniu vere testas tiujn novajn kaj renovigitajn distribuaĵojn.

Ĉi-foje temis pri ubuntuo. Tio estas linuksa distribuaĵo de la firmao Canonical el Sudafrika Respubliko kaj estas finance vivtenata de sudafrika miliardulo. Do elŝuti kaj kopii sur USB-bastoneton. Tio estas vero: La ŝargado de iu mastruma sistemo de sur USB-bastoneto funkcias bonege je mia Eee PC 901.

Ekfunkciigo: Ubuntuo 14 havas nur anglan klavar-pelilon. Tio estas sentebla paŝo reen kompare al antaŭaj versioj de la distribuaĵo. Pliajn klavar-pelilojn kaj lingvo-pakaĵojn oni povas elŝuti el interreto, sed tiucele mi devas anonci la komputilon al la komputila reto per sendrata alirejo. Tajpi la ŝlosilon por la sendrata alirejo: Ho Dio! Mi havas specialajn signojn en mia alireja ŝlosilo, kaj tiuj troviĝas sur angla klavaro sur alia loko ol sur germana. Tio estas tipa: Iru en interreton por elŝuti aliaj klavar-pelilon, sed por ricevi tiun, mi devas jam esti en interreto, kaj tio ne eblas, ĉar mankas la klavar-pelilo!

Kompreneble mi trovas miajn specialajn signojn, sed kion faru Otto Normalulo?

Bone, konekti min al interreto, elŝuti la klavar-pelilon, elŝuti la lingvo-pakaĵojn, ŝanĝi la tempozonon de KUT (UTC) al Eŭropo/Berlin. Ne, tio ne estas facile farebla de senspertulo. Eĉ Puppy Linux (la hundido-linukso) proponas pli facilan vojon. Por la estonteco mi deziras, ke mi diros al ubuntuo, ke ĝi kuras sur komputilo en Germanio, kaj tiam ĝi devas havi (aŭ elŝuti) la klavar-pelilon kaj kaj lingvo-pakaĵon. Vindozo faras tion. Konsilo: En la elektolisto oni ne nur aktivigu »German« (la germanan lingvon), sed trarigardu ĉiujn eblecojn. Ĉe mi apriore estis antaŭelektitaj ankaŭ la hispana kaj la portugala pakaĵoj. Malmetu la hoketojn, tiam tiuj pakaĵoj estos malinstalitaj.

Nun estas tempo, ke mi vizitu ubuntu-landon. La fasado (grafika »ŝelo«) nomiĝas Unity (unueco), kaj mi devas konfesi, ke ĝi plaĉas al mi. Komparante la artikolojn pri Unity en la germana kaj la angla vikipedioj, mi konstatas, ke en la germana oni nur kritikas kaj plendas, sed en la angla artikolo mi trovas klarigojn.

Sur la supra rando de la ekrano troviĝas menubreto kun simboloj pri aliro al komputila reto, bludenta (Bluetooth-) adaptilo, klavaro, elsaluto/malŝalto kaj aliaj, sur la maldekstra la lanĉobreto, el kiu oni povas lanĉi kaj komuti programojn. Nek la menu- nek la lanĉobreto estas alilokebla, tio ne ĝenas min persone. La plej granda parto de la labortablo estas malplena. Mi supozas, ke oni ĉi tie lasis spacon por umil-(widget, gadget)-simboloj antaŭvide al smartfonoj kaj pletkomputiloj. Post mallonga kutimiĝo ĝi montriĝas celtaŭga, kaj mi povas bone labori per Unity.

Ekzistas programar-centro, per kiu mi povas respektive elŝuti, instali kaj malinstali programojn. Ekstre bezonataj pakaĵoj (jes ja, linukso) estas aŭtomate determinitaj kaj elŝutitaj. Post tio nove instalitaj programoj troviĝas en la lanĉobreto. Bedaŭrinde ne ĉiuj. Scrivener, tio estas programo por aŭtoroj, devas esti lanĉita per la terminalo. Sed mi povas ĉiun kurantan programon restigi en la lanĉobreto. Bela afero. Mi instalis la helpprogramon Classic Menu, kiu fiksiĝas en la menubreto kaj montras vere ĉiujn lanĉeblajn programojn.

Tri aferoj sub linukso ĉiam, vere ĉiam, estas en kritika stato: la sendrata ret-aliro, presado kaj interdependeco de program-pakaĵoj. La sendrata retaliro funkcias sub ubuntuo, kaj de interdependecon de pakaĵoj ubuntuo solvas aŭtomate almenaŭ je la programoj el sia propra oferto. Mia laser-presilo Samsung ML2525W troviĝas en la hejma reto. Ubuntuo serĉas presilojn en la reto kaj elŝutas al si necesajn pelilojn. La unua provo fiaskis, la dua sukcesis. Ubuntuo uzas Bonjour, evoluaĵon de Apple, kaj per ĝi oni povas interligi komputilojn kaj presilojn en reto.

Resuma impreso: Ekzistas sensa impreso de ĉarmo kaj bonfarto (Look and feel, Anmutung) kiel percepto, kiu priskribas sentojn, kiujn oni havas trans la pure teknika uzo de objektoj, agrabla alvido, facile kaptebla regado, la sento de bonfarto kaj ĝojo kaj la volo plulabori per la sistemo.

Ĉi ĉion havas ubuntuo. Kompreneble, ankaŭ vindozo havas tion, speciale la vindozaj versioj 8 kaj 8.1 estas treege regebla ankaŭ de nespertulo (egale, kion »mi scias ĉion pli bone«-verkantaj blogantoj kaj ĵurnalistoj skribas). Unuafoje dum miaj testoj pri linukso mi havis la senton, ke oni povas labori per ĝi volonte. Tiun senton kreis la germanlingva fasado, sed ankaŭ ĉar la ubuntu-propra programaro ne estas spertita kiel fremdaĵo en la mastruma sistemo. Ĉi tie ĉio estas »ronda«, kuras sen puŝoj kontraŭ anguloj kaj eĝoj. Tio ne estas kolektaĵo de manfaritaĵoj, sed plenevoluitaĵo.

Ubuntuo enhavas kompletan oficejan program-pakaĵon LibreOffice kaj laŭsente milionon da aziaj tiparoj. Kaj unun kaj aliajn mi malinstalis. Cetere tio ne estas facila. Sub ubuntuo vi povas tre simple instali tiparojn per la helpo de la tipar-vidigilo Font Viewer, sed ne ekzistas regula vojo por malinstali ilin. Do mi devas (linukso!) serĉi en interreto la koncernajn ordonojn, lanĉi la terminalon, kiu akceptas la tajpadon de komandolinioj laŭ la maniero de MS-DOS antaŭ 25 jaroj, kaj entajpi la trovitajn komandojn en la terminalo. Pro tiaj situacioj mi ŝatas vindozon. Efektive mi sukcesis forigi la aziajn tiparojn, tamen postrestis certa nombro da tiparoj: Droid, URW, Liberation, DejaVu, Nimbus kaj aliaj svarmoj da libere haveblaj tiparoj. Per tiaj aĵoj oni povas tute sensence balonigi linuksajn sistemojn. Kostas neniom, do enmeti. La uzantoj de linukso manĝas ĉion. Mi plu forigas Thunderbird-on, la programon por retmesaĝoj, ĉar mi administras miajn mesaĝojn en interreto, kaj Empathy-on, ĉar mi ne bezonas tujmesaĝilon. Canonical prefere aldonu pliajn klavar-pelilojn anstataŭ la tiparoj kaj LibreOffice.

La programara magazeno de ubuntuo ne estas eksterordinara, tiu konciza frazo sufiĉu pri ĉi tiu temo. Mi povas aldone uzi pakaĵojn de la linuksa distribuaĵo Debian. Musklaki, la programara centro transprenas la taskon, solvas la dependecon de pakaĵoj kaj instalas la koncernan programon. Mia Eee PC estas destinita kiel respektive etendita tajpilo aŭ aŭtora komputilo, tial mi instalis la tekstoprogramon el la oficeja pakaĵo Freeoffice de la firmao Softmaker, la aŭtoran inform- kaj tajp-centron Scrivener, plurajn markdaŭnajn (Markdown-)redaktilojn kaj Sunflower kiel ekstran dosier-mastrumilon.

Marĝena rimarko: Sub ubuntuo mi laboras kiel seanca uzanto kun limigitaj rajtoj, sed fakte ĉiun modifon de la sistemo mi do faras per la sudo-komando, kiu donas al mi portempe la rajtojn de ĉionpova super-uzanto.

Fine mi testis kelkajn forkaĵojn. Se io estas sukcesa, tuj aperas kopiantoj kaj parazituloj.

Presado kaj ofte ankaŭ la sendrata ret-aliro formas la eŭnuko-sindromon de linukso: Oni scias, kiel ĝi funkcias, oni vidas ĝin ĉiutage, sed oni ne povas fari ĝin mem.

Ekzemplo Lubuntu, ubuntuo sen LibreOffice kaj kun alia fasado: GNOME anstataŭ Unity. Estas nemalbone, ĝis mi instalas mian presilon. Ĝi trovas mian Samsung-presilon, la peliloj estas ŝargitaj. Presado tamen ne funkcias. Mesaĝo de la presilo: Malĝusta pelilo. Mi povas elekti iun ajn pelilon, sed neniu funkcias. Lubuntu venas sen Bonjour, sekve mi devas uzi la linuksajn eblecojn - aŭ maleblecojn.

Ekzemplo Trisquel. Instalado funkcias. Sendrata retaliro ne. Ktp. ktp.

Resumo: Ubuntuo 14 estas gravas paŝo antaŭen. Ĝi estas la unua linukso, kun kiu mi ŝatus labori.

Noto: KUT = Kunordigita universala tempo

Kunmetaĵoj:


  • adapt·il·o | al·ir·o | ali·lok·ebl·a | antaŭ·elekt·it·a | antaŭ·vid·e
  • balon·ig·i | baston·et·o | bedaŭr·ind·e | bezon·at·a | blog·ant·o | blu·dent·a | bon·eg·e | bon·fart·o | bon·vol·i
  • cel·taŭg·a
  • ĉio·n·pov·a | ĉiu·tag·e
  • de·pend·ec·o | destin·it·a | determin·it·a | distribu·aĵ·o
  • ebl·ec·o | ek·funkci·ig·o | ek·uz·i | ekster·ordinar·a | el·salut·o | el·ŝut·i | el·ŝut·ant·e | elekt·o·list·o | en·hav·i| est·ont·ec·o | etend·it·a | evolu·aĵ·o
  • far·ebl·a | fon·bild·o | for·ig·i | fork·aĵ·o | fremd·aĵ·o
  • German·i·o | german·lingv·a
  • hav·ebl·a | help·program·o | hok·et·o | hund·id·o
  • inter·de·pend·ec·o | inter·ret·o ĵurnal*·ist·o
  • kapt·ebl·a | komand·o·lini·o | kompar·ant·e | komput·il·et·o
  • instal·ad·o | instal·it·a | inter·ret·o
  • klav·ar·o | kolekt·aĵ·o | kompren·ebl·e | komput·il·o | kopi·ant·o | kun·ord·ig·it·a | kutim·iĝ·o
  • labor·tabl·o | laŭ·sent·e | lim·ig·it·a
  • mal·aĉ·e| mal·dekstr·a | mal·ebl·ec·o | mal·ĝust·a | mal·instal·i | mal·instal·it·a | mal·long·a | mal·met·i | mal·plen·a | mal·ŝalt·o | mal·ŝalt·iĝ·i | man·far·it·aĵ·o | mastr·um·a | mastr·um·il·o | menu·bret·o | montr·iĝ·i
  • ne·mal·bon·e | ne·spert·ul·o | normal·ul·o
  • ofic·ej·o
  • pak·aĵ·o | parazit·ul·o | pel·il·o | plen·evolu·it·aĵ·o | plet·komput·il·o | por·temp·e | post·rest·i | pres·ad·o | pres·il·o | program·ar·o
  • redakt·il·o | reg·ad·o | reg·ebl·a | re·nov·ig·it·a | reg·ad·o | rest·ig·i | ret·al·ir·ej·o | ret·komput·il·o | re·viv·ig·o
  • sen·drat·a | sen·spert·ul·o | sent·ebl·a
  • ŝarg·ad·o | ŝlos·il·o
  • tajp·ad·o | tajp·il·o | tekst·program·o | temp·o·zon·o | tip·ar·o | tiu·cel·e | tra·rigard·i | trans·pren·i | tre·eg·e | trov·iĝ·i | trov·it·a | tuj·mesaĝ·il·o
  • um·il·simbol·o | unu·a·foj·e | uz·ant·o
  • vari·aĵ·o | verk·ant·a | vid·ig·il·o | viv·ten·at·a

Samstag, 30. August 2014

Revivigo de retkomputilo.

Antaŭ multaj jaroj mi aĉetis retkomputilon Asus Eee PC 901. Estis ĝia tasko servi al mi kiel videospektilo kaj skribmaŝino dum duhoraj veturado per pramo. Ĝi bone plenumis tiun taskon, ĝis mi anstataŭigis ĝin per androida pletkomputilo. Ekde tiu tempo la retkomputilo pasigis povran estadon en tirkesto. Iam kaj tiam mi ŝaltis la komputilon por provi, ĉu ĝi ankoraŭ funkcias. Lasttempe mi instalis Abyss-retservilon kun MySQL-datumbazo. Tio funkciis, kvankam malrapide.

Androido estas bona afero, sed apenaŭ netaŭga por produktiga laboro. Ekokupiĝante pri la aŭtora programo Scrivener kaj optimumigante mian skriblaboradon, mi rememoriĝis je mia retkomputilo. Tiu tamen estas tiucele tro malrapida. Kion fari?

Onklino Guglo helpas. Vindozo sin prezentas kiel “ĉio-en-unu”-sistemo kaj startigas multajn procezojn, kiuj forkonsumas ĉefmemoron kaj komputad-tempon, sed ne estas necesaj por ordinara laboro. Kun enda prudento mi malŝaltis kelkajn procezojn (unuavice la aktualigilojn de Guglo kaj Adobe), kaj jen: Vindozo videble plirapidiĝis. Kontraŭ pluraj eŭroj mi duoblogis la ĉefmemoron al 2 GB kaj optimumigis per speciala ilprogramo la atingon al la du fiksdiskoj. Nun la Asus-komputilo, kiu havas nur du pratempajn kaj malrapidajn solidstatajn diskojn (SSD) kun 4 kaj 8 GB, iras kun agrabla rapideco.

Resumo: Oni ne devas enrubigi malnovan komputilon kun Vindozo XP. Malŝalto de kelkaj sistemservoj kaj nova memorilo por 25 eŭroj mirakle rapidigas ĝin. Microsoft ne plu disponigas aktualigojn, sed tio ne signifas, ke oni ne povas plu uzi bone funkciantajn komputilojn. Se mi donacus novan akumulilon al la Eee PC, tiam mi povus preni ĝin kun mi sur pramon.

Kunmetaĵoj:

aktual·ig·o | aktual·ig·il·o | akumul·il·o | anstataŭ·ig·i | ĉef·memor·o | dat·um·baz·o | du·hor·a | du·obl·ig·i | ek·de | est·ad·o | ek·okup·iĝ·ant·e | fiks·disk·o | for·konsum·i | funkci·ant·a | il·program·o | komput·ad·temp·o | komput·il·o | last·temp·e | mal·nov·a | mal·rapid·e | mal·ŝalt·i | ne·taŭg·a | onkl·in·o | optimum·ig·ant·e | pas·ig·i | plen·um·i | plet·komput·il·o | pli·rapid·iĝ·i | pra·temp·a | produkt·ig·a | rapid·ec·o | rapid·ig·i | re·memor·iĝ·i | ret·komput·il·o | ret·serv·il·o | re·viv·ig·o | sistem·serv·o skrib·labor·ad·o | skrib·maŝin·o | solid·stat·a | start·ig·i | tir·kest·o | tiu·cel·e | unu·a·vic·e | vid·ebl·e | video·spekt·il·o

Written with StackEdit.

Samstag, 7. Juni 2014

Ŝipo rampuŝiĝas al la albordiĝejo sur Amrum


Nur malofte la malgranda insulo Amrum atingas la naciajn novaĵservojn.
Pro akcidento de la pasaĝera ŝipo "Adler-Express" sur la nordmara insulo Amrum je merkredo, la 4a de Junio 2014, vundiĝis minimume dudek sep personoj. Du aŭ tri el tiuj estas en vivdanĝero. Sur la ŝipo troviĝis ducent tridek tri pasaĝeroj. La ŝipo konstruiĝis en 1993 kaj havas maksimuman rapidecon de ĉirkaŭ kvardek kvin kilometroj hore.

Kaŭzo de la akcidento supozeble estis teknika difekto. La ŝipo, kiu havas longecon de preskaŭ kvardek du metroj, puŝiĝis kun rapideco de po dek ĝis dek kvin kilometroj en horo kontraŭ la albordiĝejon en Wittdün. Sur la ŝipo troviĝis multaj lernejanoj kaj maljunuloj. 
Kelkaj pasaĝeroj renversiĝis kaj eksuferis pro skrapvundoj kaj kontuzoj.
 La difektiĝinta ŝipantaŭo


Ĉiuj helpofortoj de la insulo alarmiĝis, fajrobrigadoj, krizkazaj kuracistoj kaj ambulancoj kaj la surloka mara savoŝipo post malonga tempo ĉestis. Post malpli ol unu horo ankaŭ sep helikopteroj inter alia de la federacia armeo, la aŭtomobila klubo ADAC kaj la germana aerosava asocio (Deutsche Luftrettung, DRF) alvenis kaj flugigis gravajn vunditojn al malsanulejoj sur la ĉeftero.

 La unuaj helpantoj

Komence de Majo 2014 mi veturis per ĉi tiu ŝipo de Amrum al Helgoland. Legi mian blogeron: http://esperanto-sh.blogspot.de/2014/05/ekskurso-de-amrum-al-helgoland.html

Samstag, 3. Mai 2014

Ekskurso de Amrum al Helgoland

Germanio havas unusolan longdistancan insulon en la Norda Maro: Helgoland. »Longdistanca« signifas ĉirkaŭ kvindek kilometrojn inter Helgoland kaj la ĉeftero laŭ suda kaj orienta direktoj. En Oktobro 2006 lastfoje ŝipo veturis de la insulo Amrum, kie mi loĝas, al Helgoland. 

Nur nun post pli ol 7 jaroj la ŝip-aranĝejo »Adler-Schiffe« revivigis ekskursojn de Föhr, la najbara insulo de Amrum direkte al la kontinento, kaj Amrum al la »longdistanca« frato.

Leginte la anconcon pri la ŝipekskurso, mi tuj interparolis kun mia familio, kaj post komuna »Jes« mendis biletojn. Je dimanĉo, la sesa de Aprilo 2014, la ekskursantoj kolektiĝis en la haveno de Wittdün. Nia ŝipo, la »Adler-Express« akurate venis el Wyk sur Föhr. La ŝipo havas supran makzelon sur la ŝipantaŭo, kiun ĝi malfermas por enlasi la pasaĝerojn.

La ŝipo nin ne formanĝis, sed elveturigis el la haveno de Wittdün. La interno estis tre plaĉa kaj komforta. Multaj sidlokoj estis malplenaj. Du horojn daŭris la veturo, kaj pro la preskaŭ bela, preskaŭ senventa vetero ni plene ĝuis la veturon.


Oni konstruis la »Adler-Express«-on en 1992/1993 en Svedio. La dizelaj motoroj donas pli ol trimil ĉevalpovojn, kiuj rapidigas la ŝipon al sesdek kilometroj hore. Tamen en la vadomaro kaj en la ĉekontinenta parto de la Norda Maro tiu rapideco ne estas permesita, nur post la elveturo el la naturprotektejo la »Adler-Express« atingas rapidecon de ĉirkaŭ kvardek kvin kilometroj. La akvoradia pelilo premas en ĉiu sekundo sesmil litrojn da akvo tra la duzoj.


Post sesdek-kilometra vojaĝo la ŝipo alvenis dum tempo de malaltmaro. Ni surbordiĝis de sur la ŝipmalantaŭo ne tra la antaŭa buŝo, sed per helpo de ekstre alportita pasaĝera ŝtuparo.


Ne, tio ne povas esti Helgoland. Ĉu oni forrabis nin al Svedio aŭ Norvegio?


Tute klara situacio. Ĉi tie oni vendas alkoholaĵojn grandkvante kaj malmultekoste, krom tiujn cetere ankaŭ dolĉaĵojn kaj cigaredojn. Unuafoje en mia vivo mi vidis botelon kun sepdekprocenta absinto. Ni havis tri horojn por promen-ekskurso sur la insulo kaj tagmanĝo en unu el la restoracioj.


»Ŝipekipaĵoj«.


Inter mil cent kaj mil kvincent homoj vivas sur areo de mil sepcent kvadrataj metroj.


Sur malgranda insulo ankaŭ la ĝardenoj estas malgrandaj.


Kvarcent kvindek ses kilometroj al Berlin, ĉefurbo de Germanio.


Helgoland estas ĉefe roko.


Multaj birdoj nestas sur la rokoj, inter tiuj diversaj mevoj. Ekde 1991 la insulo estas la unusola kovejo de nordaj suloj en Germanio.


La homoj vivtenas sin per turismo, laboras en la Instituto pri esplorado de birdoj (»birdogardejo«) aŭ multspecaj armeaj observ-gardaj radiofoniaj instalaĵoj. Multloke fotografado estas malpermesita. La vetero iom-post-iome griziĝis kaj malboniĝis.


Post la tagmanĝo ekpluvis, estis tempo por reiri sur la ŝipon. Ni adiaŭis de Helgoland, kaj dum la elveturo el la haveno mia fotilo difektiĝis. Tamen mi certe revenos!

Kunmetaĵoj:
akv·o·radi·a | alkohol··o | al·port·it·a | al·ven·i | ĉef·ter·o | ĉef·urb·o | ĉe·kontinent·a | ĉeval·pov·o | difekt··i | dolĉ··o | ek·pluv·i | ekskurs·ant·o | el·vetur·o | el·vetur·ig·i | en·las·i | esplor·ad·o | for·manĝ·i | for·rab·i | fot·il·o | fotograf·ad·o | grand·kvant·e | griz··i | inter·parol·i | kilo·metr·o | kolekt··i | kov·ej·o | kvar·cent | kvar·dek | kvin·cent | kvin·dek | last·foj·e | leg·int·e | long·distanc·a | mal·alt·mar·o | mal·bon··i | mal·ferm·i | mal·grand·a | mal·mult·e·kost·e | mal·permes·it·a | mal·plen·a | mult·lok·e | natur·protekt·ej·o | pel·il·o | permes·it·a | rapid·ec·o | rapid·ig·i | re·ir·i | re·ven·i | re·viv·ig·i | sen·vent·a | sep·dek·procent·a | ses·dek | ses·mil | sid·lok·o | sur·bord··i | ŝip·antaŭ·o | ŝip-aranĝ·ej·o | ŝip·ekskurs·o | ŝip·mal·antaŭ·o | ŝtup·ar·o | tag·manĝ·o | tri·mil | unu·a·foj·e | unu·sol·a | vad·o·mar·o | viv·ten·i

Samstag, 26. April 2014

La aŭtoro Walther Kabel (1878 - 1935)

Walther August Gottfried Kabel (* 8. Aŭgusto 1878 en Danzig; † 6. Majo 1935 en Kleinmachnow ĉe Berlin) estis germana verkisto de distraj romanoj. Oni opinias lin unu el la plej ofte legitaj germanaj popol-verkistoj de la 1920aj jaroj, kiu publikigis dum pli ol dek kvin jaroj ĉiusemajne novan rakonton. Li verkis sub ĉirkaŭ dudek plumnomoj, inter aliaj Walter Kabel, Max Schraut, Olaf Karl Abelsen, W. Belka …

La patro de Walter Kabel estis profesia soldato. Li sendis sian filon al gimnazio. Post la abiturienta ekzameno Kabel studis juron kaj estiĝis referendario.

Supozeble en sia tempo kiel rekruto Kabel ekhavis ekde 1906 kontakton al la eldonisto Max Lehmann, kiu tiam gvidis firmaon de presado kaj eldonado en Berlin (Berliner Druck- und Verlagsgesellschaft). En 1909 Lehmann alinomis sian firmaon al »Eldonejo de modernaj legaĵoj« (Verlag moderner Lektüre) kaj estigis ĝin unu el la plej gravaj eldonejoj de populara literaturo.

Kabel partoprenis la unuan mondmiliton kiel oficiro.

Post la »Nacia Revolucio« de la nazioj en Germanio en 1933 oni deklaris lin aŭtoro de filiteraturo, kvankam li estis membro de NSDAP, la nazia partio. Li eksiĝis el la partio kaj mortis en Majo 1935 pro pafovundo, kiu konjekteble estis sinmortigo.

Pri liaj verkoj:
Por la etforma kajeraro »Männe kaj Max« (Männe kaj Max) de Verlag moderner Lektüre Kabel skribis sub la plumnomo Walther Neuschub pli ol kvindek titolojn. Dum la unua mondmilito li verkis kiel W. Belka dek unu rakontojn por la serio »Das Eiserne Kreuz« (La Fera Kruco). Erotikajn literaturaĵojn li publikigis por la serio »Intime Geschichten« (intimaj historioj) de la eldonejo. Por tiuj li elektis la plumnomon M. E. Schugge (germanlingve por »frenezeta«).

Lia unua krimromano »Das Haus am Mühlengraben« (La domo ĉe la muelila fosaĵo) estis tia sukceso, ke la eldonisto Lehmann proponis, ke li verku kiel ĉefa aŭtoro serion de posemajnaj romankajeroj. La nomo de la serio estis »Der Detektiv« (la detektivo). En 1921 oni ŝanĝis la titolon de la serio al »Harald Harst - Aus meinem Leben« (Harald Harst - El mia vivo). Kabel uzis kiel plumnomon Max Schraut, kiu same estis la mi-rakontanto de la kajeroj. Ĝis 1933 aperis tricent naŭdek ses kajeroj de ĉi tiu serio. En la volumo tricent kvardek ses (»Der Kongreß der Stummen« - La kongreso de la gemutuloj) detektivo Harald Harst parolas Esperanton kun sia amiko Max Schraut.

Plia ampleksa kajeraro estis »Olaf K. Abelsens Abenteuer abseits vom Alltagsweg« (La aventuroj de Olaf K. Abelsen flanke de kutimaj vojoj). Tiuj aventuroj de senkulpa persekutito ĉirkaŭ la terglobo aperis en kvindek poŝlibroj kun cent sesdek ĝis cent naŭdek paĝoj.

Jam en 1908/1909 Kabel verkis artikolon pri Esperanto: Das Esperanto, eine internationale Hilfssprache aperis en la numero Sommersemester 1908 – Wintersemester 1908/09 de la revuo
Akademische Turnerzeitung (akademia gimnastika gazeto de Verband der Turnerschaften auf deutschen Hochschulen [asocio de gimnastikaj grupoj de germanaj altlernejoj], eldonita de D-ro. Joseph Vaders Druck und Verlag von August Hoffmann; Leipzig; 25a jaro).


Kunmetaĵoj:

ali·nom·i | ĉiu·semajn·e | ek·hav·i | eks·iĝ·i | el·don·ad·o | el·don·ej·o | el·don·ist·o | est·ig·i | est·iĝ·i | et·form·a | fos·aĵ·o | fi·literatur·o | german·lingv·e | kajer·ar·o | konjekt·ebl·e | krim·roman·o | leg·aĵ·o | leg·it·a | literatur·aĵ·o | mond·milit·o | muel·il·a | paf·o·vund·o | part·o·pren·i | persekut·it·o | plum·nom·o | po·semajn·a | poŝ·libr·o | pres·ad·o | publik·ig·i | rakont·ant·o | roman·kajer·o | sen·kulp·a | sin·mort·ig·o | supoz·ebl·e | ter·glob·o | verk·ist·o

Samstag, 15. Februar 2014

Mia legilo por epub-libroj: Pocketbook Mini

Kiu mem faras elektronikajn librojn, neeviteble devas kontroli, kiel diversaj legiloj kaj lego-programoj vidigas la librojn. Male al presitaj libroj aŭ PDF-dosieroj, la lastaj ja estas ekzakta prezentaĵo de presotaĵo, elektronikaj libroj laŭ strikta senso distingiĝas per tio, ke la legilo aŭ legoprogramo adaptas la vidigon al la ekrano de la aparato (komputilo, pletkomputilo, smartfono, legilo). Tial oni kutime ne kalkulas PDF-dosierojn inter e-libroj. El la adapto de la vidigo sekvas, ke ĉiu aparato prezentas la tekston kaj la bildojn laŭ alia maniero. Tial mi havas referencajn legilojn (kindlo 4, kindlo PW 2013), al kiuj mi nun aldonis la kvin-colan legilon Pocketbook Mini. La firmao Pocketbook devenas el Ukrainio, hodiaŭ ĝi estas tutmonde aganta kaj apartenas al la kvin plej grandaj vendantoj de legiloj. La Mini estas nova sur la merkato kaj tiel malgranda, ke mi povas vere meti ĝin en mian ĉemizopoŝon.


La nigra-blanka ekrano havas 800 je 600 rastrumerojn. Oni regas la aparateton per klavoj. Ekzistas krucbutono (kvarvoja butono, kiun oni premas dekstre, maldekstre, supre kaj malsupre, kaj kiu havas en la mezo butonon por »bone, jes«) kaj du kromajn butonojn por foliumi aŭ moviĝi tra menuoj. La vojo tra la menuo kelkfoje estas tro longa. Ĉe Mini mi premas longe la centran krucbutonon, elektas la kvaran menueron »Dosiero« kaj poste la duan menueron »viŝi«. Nun, kiam mi scias tion, tio estas sufiĉe facila. Sed estis malfacile trovi la koncernan menueron.

Kvankam en la aparato agas procezilo kun taktofrekvenco de unu gigaherco, ĝi komence tre malrapide respondis klavopremojn. Kelkfoje ĝi ne reagas post klavopremo por foliumi antaŭen, sed post dua premo ĝi foliumas antaŭen du paĝojn. Intertempe mi ricevis la duan aktualigon por la bazosistemo (firmware), kaj speciale tiu dua aktualigo rimarkeble plibonigis la aparaton.

Pocketbook Mini uzas la programon Adobe Viewer por vidigi la librojn. Tiu programo funkcias pli bone ol la plej multaj legoprogramoj, kiujn oni povas elŝuti por androidaj smartfonoj. Alŝuti libroj mi povas laŭ diversaj vojoj: de komputilo per USB-konekto aŭ per elŝuto el vendejo, kaj mi povas sendi dosieron per retpoŝto al speciala retpoŝta adreso, de kie la dosiero estas plusendata al mia legilo.


Ĝi ne estas elstara, sed resume ĝi estas bona aparato rilate al prezo kaj grando, taŭga kiel unuaŝtupa modelo .



Kunmetaĵoj:

ag·ant·a | aktual·ig·o | al·don·i | al·ŝut·i | aparat·et·o | baz·o·sistem·o | ĉemiz·o·poŝ·o | de·ven·i | disting·iĝ·i | el·star·a | el·ŝut·i |foli·um·i | giga·herc·o | inter·temp·e | kelk·foj·e | klav·o·prem·o | komput·il·o | kruc·buton·o | kvar·voj·a | leg·il·o | leg·o·program·o | mal·dekstr·e | mal·facil·e | mal·grand·a | mal·rapid·e | mal·supr·e | menu·er·o | mov·iĝ·i | ne·evit·ebl·e | plet·komput·il·o | pli·bon·ig·i | plu·send·ata | pres·it·a | pres·ot·aĵ·o | prezent·aĵ·o | procez·il·o | rastr·um·er·o | re·ag·i | ret·poŝt·o | rimark·ebl·e | takt·o·frekvenc·o | tut·mond·e | unu·a·ŝtup·a | vend·ant·o | vend·ej·o | vid·ig·i