Samstag, 19. Oktober 2013

La nordfrisa lingvo

Jam antaŭ du mil jaroj ĉe la bordo de la akvejo, kiun ni nomas »Norda Maro«, loĝis popolo, kiun la romianoj nomis »Frisii« - frisoj. Tiu popolo ekzistas - almenaŭ laŭ la nomo - ĝis hodiaŭ. La nuntempa Frislando ne estas unueca teritorio, sed konsistas el pluraj disaj regionoj, en kiuj oni parolas frisajn dialektojn:
  • la nederlanda provinco Frislando (ĉefurbo: Leeuwarden, frise Ljouwert; en Leeuwarden naskiĝis la germana verkisto kaj socialdemokratia politikisto Johano Strasser) en Nederlando, kiun la germanoj nomas »okcidenta Frislando«,
  • la regiono ĉirkaŭ la komunumo Saterland en la germana partoŝtato Malsupra Saksio, en la cetera »orienta Frislando« oni ne parolas frisan, sed platdiĉan dialekton,
  • la regiono Norda Frislando, kiu estas pli malpli identa al la distrikto »Nordfriesland« de la germana partoŝtato Ŝlesvig-Holstinio.

La nordfrisa lingvo disfalas en pli ol dek dialektoj, el kiuj la plejmulto aŭ formortis aŭ estas formortonta. Sur la insuloj Amrum kaj Föhr la lingvo vivas. La diferencoj de la lokaj (vilaĝaj) dialektoj estas malgrandaj. Sur la insulo Föhr ekzistas du subdialektoj: okcidenta, kiu estas pli simila al la Amruma dialekto, kaj orienta. La plej grava dialekto (fakte la unusole nominda) sur la firma tero estas »Mooring«.

Sur la nordfrisaj marinsuloj (»Halligen«) oni jam ne parolas la frisan, sed la platdiĉan.

La nordfrisa lingvo estas rekonata kiel lingvo de nacia minoritato kaj ricevas ŝtatajn agnoskon kaj subvenciojn. La universitato de Kiel (ĉefurbo de Ŝlesvig-Holstinio) instruas la frisan lingvon, same oni povas lerni ĝin en lernejoj kaj popolaj altlernejoj. Multaj lok- kaj stratonomoj estas en germana kaj nordfrisa lingvoj. 
Dullingvaj surskriboj sur la ŝildoj en la staciodomo de la haveno de Dagebüll en Norda Frislando, de kie trafikas pramoj al la marinsuloj.
Ĉiumatene de la oka ĝis la naŭa horo okazas radioelsendoj sub la nomo »FriiskFunk« kadre »malferma radiofonia kanalo« (iel popola radiofonio). Diversaj institucioj penas konservi kaj progresigi la lingvon, ekzemple »Friesenrat« (nordfrisa konsilantaro), la nordfrisa fako de la universitato de Kiel, la Nordfrisa Instituto en Bredstedt kaj la Andersen-Hus (domo de Andersen) en Niebüll (Bredstedt kaj Niebüll estas urboj en la distrikto Nordfriesland).


Tamen - la nordfrisa lingvo vivas ĉefe pro privataj agado kaj engaĝiĝo kaj ĉiutaga uzado. Institucioj kaj universitatoj solaj ne povas vivteni lingvon.

En nordfrisaj vilaĝoj vi povas eniri vendejon kaj renkonti personojn, kiuj gaje interparolas - kaj vi komprenas nenion. Mi foje veturis sur la insulo Föhr per aŭtobuso de Wyk al Utersum. Tie tri virinoj sidis en la antaŭo de la veturilo kaj vigle babilis kun la veturigisto - nordfrise, kompreneble.

Cetere: Modernaj vortoj eniras la lingvon laŭ sia origina formo. Do, se mankas frisa vorto, oni simple uzas la koncernan germanan.

Vortaroj, gramatikoj kaj lernolibroj apenaŭ ekzistas. La eldonisto Jens Quedens, posteulo de Volkert Martin Quedens, kiu kune kun Paul Köhn fondis en 1890 tion, kio poste estiĝis la urbo Wittdün, proprakoste kaj senprofite eldonas vortaron kaj diversajn belliteraturajn librojn. Gazetoj ne (plu) ekzistas.


(Eltiraĵo el iama nordfrisa gazeto)
Kaj jen tio montras la komplikecon de la situacio. La nordfrisa lingvo estas parolata de ĉirkaŭ dek mil homoj (tio estas eble tri mil familioj), sed ili parolas ne »nordfrisan lingvon«, sed iun el la diversaj dialektoj. Oni povas verki lernolibrojn aŭ vortarojn - sed en kiu dialekto, je kiu prezo? La Amruma dialekto havas fortan subtenanton en la persono de Jens Quedens, sed laŭ nombro de la parolantoj la firmteraj dialektoj (ĉefe »Mooring«) estas plej grandaj. Ne ekzistas iu tendenco krei komunan lingvan bazon, unuecan aŭ norman nordfrisan lingvon. Homoj, kiuj science okupiĝas pri la lingvo, ofte estas nefrisoj: angloj, nederlandanoj, germanoj. Ŝtataj subvencioj kaj universitata instruado ne generas per si mem norman lingvon, sed norma lingvo estas kondiĉo por literatura verkado, presado de gazetoj kaj nombro da legantoj, kiu ebligas (preskaŭ) sensubvencian eldonadon. Same inter dek mil parolantoj vi nur malfacile povas trovi homojn, kiuj kapablas verki aŭ traduki.

Ligiloj:

Kunmetaĵoj:
ag·ad·o | akv·ej·o | alt·lern·ej·o | bel·literatur·o | ĉef·urb·o | ĉiu·maten·e | ĉiu·tag·a | dis·fal·i | ebl·ig·i | el·don·ad·o | el·don·ist·o | engaĝ·iĝ·o | en·ir·i | est·iĝ·i | firm·ter·a | Fris·land·o | for·mort·i | for·mort·ont·a | instru·ad·o | inter·parol·i | komplik·ec·o | kompren·ebl·e | komun·um·o | konsil·ant·ar·o | leg·ant·o | lern·ej·o | lern·o·libr·o | lok·nom·o | mal·facil·e | mal·ferm·a | mal·grand·a | mal·pli | mal·supr·a | mar·insul·o | nask·iĝ·i | nederland·an·o | ne·fris·o | nom·ind·a | nord·fris·a | nun·temp·a | okup·iĝ·i | parol·ant·o | parol·at·a | part·o·ŝtat·o | plej·mult·o | politik·ist·o | post·e·ul·o | progres·ig·i | pres·ad·o | propr·a·kost·e | radio·el·send·o | re·kon·at·a | rom·i·an·o | Saks·i·o | sen·profit·e | sen·subvenci·a | social·demokrati·a | strat·o·nom·o | sub·dialekt·o | sub·ten·ant·o | unu·ec·a | unu·sol·e | vend·ej·o | verk·ad·o | verk·ist·o | vetur·ig·ist·o | vetur·il·o | vir·in·o | viv·ten·i | vort·ar·o