Samstag, 26. Januar 2013

Vindozo 8 (Windows 8)

Post preskaŭ dek jaroj mia ĉefe uzita komputilo pli kaj pli malhelpis ol helpis en mia ĉiutaga laboro. Tial nova »elektrobesto« estis urĝe bezonata, kaj ĝi devis havi USB3-konektilon kaj Vindozon 8 kiel operacian sistemon. Mi estis tre scivola pri la nova Vindozo, ĉar la opinioj, kiujn mi trovis en interreto, estas tre diversaj.


Do mi aĉetis novan komputilon ĉe la longa sudamerika rivero (Amazono). Antaŭ ol mi skribos pri Vindozo, mi devas konfesi, ke ĉi tiu klapkomputilo de la firmao Lenovo havas la plej bonan klavaron, kiun mi iam uzis. 


Jes, Vindozo 8 estas salto en la evoluo de la operaciaj sistemoj de Microsoft. La aparato ŝargas la sistemon dum eble tridek sekundoj, kaj malŝargas dum eble dek sekundoj. Ankaŭ la unua pretigo de la sistemo okazas dum malmultaj minutoj. Se oni havas konton ĉe Microsoft (retmesaĝan konton ĉe Outlook, Hotmail aŭ Live aŭ Xbox-konton), povas ligi la komputilon al tiu konto. Tiam la sistemo zorgas, ke tiu kaj ĉiu alia komputilo ligita al la konto havas la saman uzanto-fasadon.


La plej grava kaj granda diferenco kompare al la antaŭaj sistemoj estas la kahela fasado, kiu anstataŭas la ĝisnunan menuon vidigeblan per la startig-butono. Vere temas pri simpla anstaŭo: Kaheloj anstataŭ menuo. Por atingi la kahelojn, oni movas la ekran-montrilon en la maldekstran malsupran angulon. Tie aperas simbole la kahela panelo. Oni klakas sur ĝi, kaj la kahelaro malfermiĝas. La kaheloj estas vivaj, do povas enhavi informojn, kiu estas laŭokaze aktualigataj. Tiel la sistemo montras nove alvenintajn retmesaĝojn, la veteron, borso-kurzojn, novaĵojn kaj tiel plu. Klakante sur kahelo, oni startigas la koncernan programon. Ĉu tio rememorigas vin pri simila fasado? Jes, la aplikaĵetaj simboloj de smartfonoj kaj pletkomputiloj funkcias tute simile. Tio estas la celo de Vindozo 8: Egaligi la regadon de persona komputilo unuflanke kaj personaj ciferecaj asistiloj aliflanke. Mi konfesas, ke la nova kahela fasado plaĉas al mi. La tuta sistemo estas tre facile kaj tujkomprene regebla, speciale, se oni jam uzis smartfonon. 


Movu la ekran-montrilon en la maldekstran supran angulon: Tie simbole aperas la laste uzita programo, sub ĝi aliaj kurantaj programoj. Klaku per la dekstra musbutono: Per la nova menuo vi haltigos kaj fermos tiun programon. Do la dekstra musbutono daŭre havas la kutiman celon: Krei submenuon por la regado de enhav-dependaj funkcioj. Per ĝi vi atingas - ekzemple - la panelon de »ĉiuj aplikaĵoj«, kie vi elektas, kiuj aplikaĵaj simboloj aperas sur la viv-kahela panelo. 
(La klasika fasado dekstre kun amuleta panelo)


La dua diferenco estas la »amuleta panelo«. Tiun vi vidigas, movante la ekran-montrilon en la dekstran supran angulon. La amuletoj sur la travidebla panelo indikas ĝeneralajn funkciojn: serĉado, agordoj, kunhavigado. El la »agordoj« vi malŝargas la sistemon kaj malŝaltas la komputilon.

Do la komputilaj regado kaj la fasado estas similaj al tiu de smartfonoj, kaj samtempe estiĝis pli facilaj. El tiu vidpunkto la inĝenieroj de Microsoft sukcesis unuecigi la regadoj de la du mondoj.