Montag, 21. Mai 2012

Kuko kun ĉerizoj


Komence de mia blogado je la 27a Februaro 2012 mi skribis artikolon pri la bakado de kuko kun ŝtrejzeloj. Tian kukon de feĉa pasto bakita sur bakpleto oni povas diversmaniere ŝanĝi.

La fruktoj

Ĝi estas taŭga bazo por kuko kun fruktoj laŭ la sezono: prunoj, ĉerizoj, grosoj. Mi preferas kukon kun ĉerizoj aŭ kun grosoj. Kiu ne havas ĝardenon kaj ne povas aĉeti freŝajn fruktojn, tiu povas facile aĉeti glason da konservitaj fruktoj. Por tuta lada pleto oni bezonas ĝis unu kilogramo da fruktoj. Kiam mi uzas konservitajn fruktojn, tiam mi komence deverŝas la fruktoakvon (ĝi estas bongusta kaj sana trinkaĵo, miksu ĝin kun karbonacida akvo!) kaj sekigas la ĉerizojn aŭ grosojn per papertukoj.

Fari baraĵon inter pasto kaj fruktoj

Mi devas malhelpi, ke la suko de la fruktoj kaĉigas la paston. Tion mi povas fari per preparaĵo de kazeo, sed pli facila kaj moderna metodo estas la uzo de »bakebla pudinga (amela) kremo« aĉetebla en ĉiovendejo. 

Sed ni iru paŝon post paŝo.

Prepari kukon kun fruktoj kaj ŝtrejzeloj

Mi preparas paston kaj ŝtrejzelojn laŭ la konata preskribo. Do ni estas je la punkto, kiam la pasto iomete ripozas, dormas kaj ŝvelas en la bakujo. Mi prenas ĝin el la bakujo kaj - haltu! - ne ŝmiras lakton sur ĝin.

Per elektra miksilo mi turnadas preparaĵon de kvaronlitro da lakto kaj la krem-amelo dum unu minuto. Estiĝas jam bongusta kremo. Ĝin mi dissternas maldike per truleto sur la pasto kaj post tio surmetas la ĉerizojn aŭ grosojn, kaj sur tiujn la ŝtrejzelojn.

Baki la kukon

Mi daŭrigas laŭ la konata priskribo: La kuko estas metata en la bakujon, kie ĝi finpretiĝas per 15-minuta bakado je 175 gradoj. Post tiu kvaronhoro malŝaltu la fornon, sed ne malfermu la klapon de la bakujo! Post pliaj 15-20 minutoj mi liberigas la pleton el la bakujo. Mmh, bongusta!

Jen la kuko:

Kunmetaĵoj:
aĉet·ebl·a | bak·ad·o | bak·ebl·a | bak·it·e | bak·plet·o | bak·uj·o | bar·aĵ·o | blog·ad·o | bon·gust·a | ĉio·vend·ej·o | daŭr·ig·i | de·verŝ·i | dis·stern·i | divers·manier·e | est·iĝ·i | fin·pret·iĝ·i | frukt·o·akv·o | kaĉ·ig·i | karbon·acid·a | kon·at·a | konserv·it·e | kvar·on·hor·o | kvar·on·litr·o | liber·ig·i | mal·dik·e | mal·ferm·i | mal·help·i | mal·ŝalt·i | met·at·a | miks·il·o | paper·tuk·o | pli·a | prepar·aĵ·o | pri·skrib·o | sek·ig·i | sur·met·i | trink·aĵ·o | trul·et·o | turn·ad·i