Insulo en la vasteco de la maro, maristoj, fiŝistoj, ... marrabistoj. Por vivteni sin, la homoj sur insuloj ne estis ĉiam tute honestaj. Jes, iam kaj tiam oni
ŝtelis (onidire ŝtelas) la varojn, kiujn la maroj alflosigas de sur ŝipoj batalantaj kontraŭ ventegoj.
Eble, vere nur eble, ĉi tie iam loĝis marrabistoj. Ili jam delonge ne plu venas ĉi tien. Iun el la kamaradoj ili forgesis antaŭ 200 jaroj, kaj li atendas ilian revenon. Li volas hejmen ... telefoni.
Kunmetaĵoj:
al·flos·ig·i | batal·ant·a | de·long·e | fiŝ·ist·o | mar·ist·o | mar·rab·ist·o | oni·dir·e | re·ven·o | vast·ec·o | vent·eg·o | viv·ten·i