Donnerstag, 9. Februar 2012

Vintro ne estas nur bela


La hodiaŭa mateno demonstraciis, kiel proksime estas beleco kaj krizaj statoj. La vivo sur Amrum kaj la najbara insulo Föhr dependas de ŝip-trafikado. Preskaŭ ĉiuj necesaĵoj de la homoj alvenas per pramoj. Malpli gravaj varoj kiel leteroj, pakaĵoj kaj aliaj poŝtaĵoj, sed ankaŭ gravaj varoj kiel nutraĵoj, vestaĵoj, petrolo kaj gaso por hejtado, veturiloj, maŝinoj. La malmultaj kamparanoj kaj fiŝistoj (kompreneble) ne povas vivteni per siaj produktoj la loĝantojn, ĉar tio jam ekde multaj jaroj ne plu estas ilia tasko.

Hodiaŭ matene mi legis en interreto informon de la entrepreno, kiu veturigas la pramojn.

(Atentu! Kriz-stata veturplano!)

Hieraŭ, marde, pramo surgrundiĝis kaj fine malfruis je kvar horoj. Sekve por kelkaj tagoj la regula tabelo de la pramveturado estas nuligita. La pramoj veturos depende la cirkonstancoj. Kiuj estas tiuj cirkonstancoj?

Vintro kreas specialan situacion.

La malaltaj, frostaj temperaturoj glaciigas la ĉebordan akvon. La glacio disrompiĝas de la tajda movado de la maro, la glaci-platoj ŝoviĝas unu sur la alian, estiĝas insuletoj kaj turetoj. Tiuj flosas en la havenojn kaj baras la albordiĝadon de la pramoj. Kun la tajdoj ili fordrivas, kelkaj el ili atingas la najbarajn havenojn kaj baras tiujn. Samtempe vento el oriento, ĝuste tiu, kiu alportis la nunan malvarmegon, kaŭzas malaltiĝon de la akvo. Tiuj du fenomenoj, la barado de la havenoj per glacio kaj la malalta akvonivelo, koincidas kaj grave malhelpas la ŝip-veturadon. 
Tio ne signifas danĝeron por la loĝantoj de la insuloj. Ni konas tiun situacion. Ne nur vintro kreas tian krizon. En kazo de ŝtormo aŭ treege malalta akvo en somero okazas ĉiujare kelkfoje, ke veturas nur unusola pramo dum tago. La vendejoj (ni havas tute ordinarajn ĉiovendejojn kiel ĉiuj aliaj urboj) havas stokon de varoj, la malvarmujoj estas plenaj, kaj la pramveturiga entrepreno favorigas la sendadon de varoj. Privataj aŭtomobiloj devas atendi. Se estiĝus treege kriza stato, tiam helpus helikopteroj. 



Kunmetaĵoj:

akv·o·nivel·o; al·bord·iĝ·ad·o; al·ven·i; bar·ad·o; bel·ec·o; ĉe·bord·a; ĉio·vend·ej·o; ĉiu·jar·e; de·pend·i; dis·romp·iĝ·i; for·driv·i; ek·de; est·iĝ·i; favor·ig·i; fiŝ·ist·o; glaci·ig·i; hejt·ad·o; insul·et·o; inter·ret·o; kamp·ar·an·o; kelk·foj·e; kompren·ebl·e; loĝ·ant·o; mal·alt·a; mal·alt·iĝ·o; mal·fru·i;  mal·help·i; mal·mult·a; mal·varm·eg·o; mal·varm·uj·o; mov·ad·o; neces·aĵ·o; nul·ig·i; nutr·aĵ·o; pak·aĵ·o; poŝt·aĵ·o; pram·vetur·ad·o; pram·vetur·ig·a; send·ad·o; sur·grund·iĝ·i; ŝip-trafik·ad·o; ŝip-vetur·ad·o; ŝov·iĝ·i; tre·eg·e; tur·et·o; unu·sol·a; vend·ej·o; vest·aĵ·o; vetur·ig·i; vetur·il·o; viv·ten·i;